Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova en Esperanto
19 subscribers
15 photos
1 file
21 links
En Esperanto
Download Telegram
Adiaŭo
Por Rosa kaj Valdemar
La flughaveno de Dusseldorf,
preskaŭ parenca.
Tien multfoje venigis min sort’,
la bonitenca,
fiksis komencon de mia vojaĝ’
ankaŭ la finon,
benis aperon de mia kuraĝ’
por mergi min en
la aventurojn en nova medi’,
tute necerta,
kun ektremeto sur luma podi’
antaŭkoncerta.

La flughaveno de Dusseldorf,
brua azilo.
Tie fojfoje batadis la kor’
kun maltrankvilo.
En pompe brila butik’-ilumin’
vagis mi sola,
kaj okulparo de ĉarma fraŭlin’
gvatis konsola.
La konatiĝon malhelpis naiv’ –
kurta promeno,
sed enanime ekĝermis motiv’
por la reveno.

La flughaveno de Dusseldorf,
pordo fabela
por la alveno, por la iro for
certe anĝela:
Ja de l’ ĉiel’ descendante al vi,
aŭ ekflugante,
apud lumluk’, en arĝenta avi’
mi revas kante.
Falas moner’ ĉe l’ forira minor’
Kun tinta rido...
La flughaveno de Dusseldorf’,
ĝis la revido !.
Forwarded from Revuo Esperanto
Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita - https://revuoesperanto.org
Forwarded from Revuo Esperanto
Abonantoj jam povas elŝuti la oktobran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita - https://revuoesperanto.org
Anna kun la nova originala romano en Esperanto de Mikaelo Bronŝtejn. Eldonita de ni, eldonejo Impeto.
Petropaŭla fortikaĵo. Hodiaŭ. Dankon al Jo!
Abonantoj jam povas elŝuti la novembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita - https://revuoesperanto.org
IKU-libro 2022 nun elŝuteblas senpage! Tiu ĉi projekto estas agrabla, sed temporaba, streĉa kaj granda laboro. Krom tio ankaŭ la paperforma eldono havas sufiĉe grandajn elspezojn. Do, se vi povas iel helpi, vi estas bonvenaj.
http://iku3.trovu.com/
Aperis la kvara numero de Facila Vento. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://revuoesperanto.org/facila_vento4
Aperis la 5-a numero de Facila Vento. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://revuoesperanto.org/facila_vento5
Abonantoj jam povas elŝuti la januaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita - https://revuoesperanto.org
Abonantoj jam povas elŝuti martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita - https://revuoesperanto.org
Forwarded from Revuo Esperanto
Abonantoj jam povas elŝuti aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita - https://revuoesperanto.org