Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova en Esperanto
19 subscribers
15 photos
1 file
21 links
En Esperanto
Download Telegram
Channel name was changed to «Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova en Esperanto»
Kaj jen estas teksto de tiu ĉi kanto:
Papilia aŭtun’.
La aero plenplenas je revoj.
Adiaŭas anseroj -
kojno flugas al sud’ super mi,
kaj hezitas mi nun
inter miaj preferoj kaj devoj,
inter vero kaj vero,
la realo kaj la iluzi’.

Ion kaŝas maten’.
Savas min konifera arbar’ de
turmentiĝ’ triviala
per amika humida brakum’.
Mi liberas, kaj sen
konsekvenca pensad’, malmingarde,
sen serĉado kiala
simple paŝas al fora eklum’.

Ĉu naskiĝas la ver’
absoluta, senduba, difina
en senzorga paŝado,
en la pina kaj muska ekspir’?
Min alvokas sincer’
de l’ malkaŝa rigardo virina,
kaj forestas la pado,
kiu gvidas al saĝa elir’.