La Almanako de UEA denove prokrastita
En 2018 UEA decidis ne plu publikigi sian Jarlibron por ŝpari monon. De tiam oni promesadas, ke anstataŭ la Jarlibro ĉiun trian jaron aperos Almanako, kiun dezirantoj povos ricevi en presita formo kontraŭ pago. En pli frua versio de la Strategia plano ĝi eĉ estis menciita kiel grava prioritato, samkiel la reteja renovigo. Ĝia apero tamen daŭre prokrastiĝas, kaj ĝi krome malaperis el la strategia plano.
https://www.liberafolio.org/2026/01/13/la-almanako-de-uea-denove-prokrastita/

Forpasis danĝera ul’
Forpasis unu el la enkorpigintoj de la spirito de 1968 en Esperantujo, Jacques Le Puil (Ĵak Lepŭil’). Krom per siaj kanzonoj (sur kasedoj kiel Danĝera ul’), li kunkonstruis la alternativan Esperantan kulturon per sia, tre siaspeca, revuo La Kancerkliniko, sed ankaŭ per siaj tradukoj kaj eĉ per vortara laboro.
https://www.liberafolio.org/2026/01/15/forpasis-dangera-ul/

Ionel Oneț: ”Esperanto savis al mi la vivon”
Dum pli ol 23 jaroj Ionel Oneț estis la vizaĝo kaj ĉefa prizorganto de la plej granda librovendejo en Esperantujo. Neniu scias, kio okazos nun, post lia fina emeritiĝo – aŭ almenaŭ neniu rakontis tion al li. ”Ĉar mi ja ŝatis mian laboron, tiam mi konsentis plu resti ĝis oni trovos iun racian solvon por la libroservo. Nun, post plenaj tri jaroj mi ne plu povis elteni”, li diras en intervjuo de Libera Folio.
https://www.liberafolio.org/2026/01/19/ionel-onet-esperanto-savis-al-mi-la-vivon/

TEJO renovigis sian retejon dum UEA pensas
TEJO ĵus renovigis sian retejon. La laboro daŭris kelkajn monatojn kaj kostis 200 eŭrojn. UEA deklaris retejan renovigon sia prioritato en 2013 kaj elspezis tiucele minimume 100 000 eŭrojn. Tamen ĝis nun la retejo de UEA ne estis renovigita.
https://www.liberafolio.org/2026/01/27/tejo-renovigis-sian-retejon-dum-uea-pensas/

Kanada filmo en Esperanto nun rete spektebla
En oktobro 2024 premieris en Kanado dudekminuta sciencfikcia filmo en Esperanto, Himalia. Nun la filmo estas spektebla en la reto okaze de kebekia kinofestivalo, dum la 29-a de januaro eĉ senpage. Libera Folio republikigas artikolon pri la filmo, kiu pli frue aperis en la kanada Esperanto-gazeto Lumo.
https://www.liberafolio.org/2026/01/28/kanada-filmo-en-esperanto-nun-rete-spektebla/

Vendo de la domo de UEA prokrastita
UEA ne sukcesis subskribi kontrakton pri la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg, kiel oni pli frue esperis. La aĉetanto ŝanĝis sian opinion, kaj nun ne klaras, al kiu la domo eventuale estos vendita, se la vendo ja okazos.
https://www.liberafolio.org/2026/01/29/vendo-de-la-domo-de-uea-prokrastita/

Fendo en la ĉielo de ĉina Esperantujo
Ĉu ĉiuj ĉinaj esperantistoj lernis malĝustan elparolon de Esperanto? Ĉu ĉinoj mem elpensis regulon, laŭ kiu la malo de ami estas mal-ami, kaj ne ma-lami? Subite kvazaŭ la ĉielo falis sur la Esperanto-instruistojn en Ĉinio, kiam la Akademio donis konsilon pri la afero, skribas Liu Xiaozhe en sia vidpunkta artikolo.
https://www.liberafolio.org/2026/02/03/fendo-en-la-cielo-de-cina-esperantujo/

Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo
Lubumbaŝo estas la dua urbo laŭ grandeco en Demokratia Respubliko Kongo kaj centro de la regiona mineja industrio. En tiu milionurbo UEA nun planas funkciigi lernejan projekton por profundigi sian kunlaboron kun Unesko. ”Esperanto estu ne nur instruata, sed ankaŭ uzata”, rakontas Espoir Ngoma Kasati, kiu kunordigos la projekton surloke.
https://www.liberafolio.org/2026/02/03/esperanto-eniros-lernejojn-en-lubumbaso/

Esperanto en la dosieroj de Epstein
La publikigo de granda kvanto da dokumentoj el la retpoŝto de la usona sekskrimulo Jeffrey Epstein kaŭzis skandalojn en pluraj landoj. Multaj gravaj politikistoj evidente sekrete havis proksimajn kontaktojn kun Epstein kaj eĉ vizitis lian nun fifaman insulon. Konataj esperantistoj ŝajne mankas en la ĝis nun publikigitaj dosieroj, sed Esperanto ja estas menciita.
https://www.liberafolio.org/2026/02/10/esperanto-en-la-dosieroj-de-epstein/

Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA
Jam antaŭ unu jaro la landa asocio de UEA en Usono proponis ŝanĝi la statuton tiel, ke grandaj landaj asocioj havu pli da reprezentantoj en la komitato de UEA. En novembro la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio proponis forigon de la regulo, ke en unu regno estu nur unu landa asocio. Malmulta diskuto poste okazis pri la proponoj, kaj ili mankas en la tagordo de la eksterordinara kunveno de la komitato, okazonta la 7-an de marto.
https://www.liberafolio.org/2026/02/17/usono-kaj-katalunio-ne-igos-pli-potencaj-en-uea/

Duobla katastrofo ĉe Vinilkosmo
La 11-an de februaro inundo damaĝis la sidejon de Vinilkosmo, la ĉefa eldonejo de esperantlingva muziko. Semajnon poste komencis malaperi el retaj servoj muzikaĵoj de Vinilkosmo, ĉar finiĝis la kontrakto kun la ĝisnuna distribuanto kaj nova kontrakto ne ekvalidis. “Ĉio nun estas kaoso”, diras Floréal Martorell, la ĉefa aktivulo de Vinilkosmo.
https://www.liberafolio.org/2026/02/24/duobla-katastrofo-ce-vinilkosmo/

Kvindek jarojn post Kalocsay
La fama “parnasismo” kiun li kunarkitektis kun Gaston Waringhien ligis la projekton de eksplicita, instruebla poetiko al la praeŭropaj precedencoj. Sed la karno per kiu Kalocsay vestis la parnasajn ostojn manifestis version de tiu projekto tute personan, ne instrueblan. Tion skribas Probal Dasgupta okaze de la kvindeka datreveno de Kálmán Kalocsay (1891–1976).
https://www.liberafolio.org/2026/02/27/kvindek-jarojn-post-kalocsay/

La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn
La komitato de UEA en sabata kunsido aprobis plurajn ĉefe teknikajn ŝanĝojn en la statuto de la asocio. Pliaj ŝanĝoproponoj estos pritraktitaj post du semajnoj. ”Tute mankis tempo por vere konsideri, proponi plibonigojn aŭ amendojn anticipe”, komentas Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto USA.
https://www.liberafolio.org/2026/03/09/la-komitato-de-uea-aprobis-statutsangojn/

TEJO maldungos oficistojn pro monomanko
Preskaŭ duono de la enspezo de TEJO venas de la administra subvencio de EU. Per tiu mono TEJO pagas la salajrojn de kvin plentempaj oficistoj. Sed ĵus evidentiĝis, ke TEJO ĉi-jare denove ne ricevos la subvencion. Mankas kapitalo por kovri la deficiton. Pro tio, TEJO devos maldungi oficistojn.
https://www.liberafolio.org/2026/03/17/tejo-maldungos-oficistojn-pro-monomanko-2/

UEA esploros statutŝanĝojn ĝis 2027
Neniuj pliaj statutŝanĝoj, krom tiuj nepre postulataj de la nederlanda leĝo, okazos ĉe UEA dum la proksima tempo. La komitato de UEA dum sia sabata kunsido decidis ŝovi la aferon al aparta laborgrupo. Antonio del Barrio proponis tuj decidi pri la afero por liberigi tempon al pli gravaj diskutoj, sed ricevis malmultan subtenon.
https://www.liberafolio.org/2026/03/24/uea-esploros-statutsangojn-gis-2027/

UEA batalos kontraŭ falsaj novaĵoj
El sub la tero aperas la vero. Tio estas la moto de nova servo de UEA, kiu celas kontraŭbatali la disvastigon de falsaj novaĵoj en Esperantujo. La estraro de la asocio instigas ĉiujn unuavice serĉi fidindajn informojn pri UEA en ĝia oficiala organo, la revuo Esperanto, kaj ne kredi famojn el suspektindaj fontoj, ekzemple pri tio ke la libroservo de UEA ne plu funkcias.
https://www.liberafolio.org/2026/04/01/uea-batalos-kontrau-falsaj-novajoj/

Reaperas la perditaj muzikaĵoj
En februaro malaperis el la reto la tuta muzik-kolekto de Vinilkosmo. Pro nuliĝo de kontrakto kun distribuanto grandega parto de la nuntempa Esperanto-muziko subite iĝis nehavebla por aŭskultado. Sed nun la situacio revenas al normala – iom post iom ĉio reaperas.
https://www.liberafolio.org/2026/04/02/reaperas-la-perditaj-muzikajoj/

Nun eblas esperantigi filmojn en Youtube
Nun eblas aldoni parolon en Esperanto al filmoj kiuj jam troviĝas en Youtube. Tiel ekzemple Esperanto-kluboj povus kune dubli popularajn filmojn kaj proponi la novan lingvoversion al la reĝisoro de la filmo, rakontas Alexander Vaughn Miller en sia artikolo.
https://www.liberafolio.org/2026/04/09/nun-eblas-esperantigi-filmojn-en-youtube/

La plej magra jarrikolto: 67 libroj en 2025
Ekde 1991 La Ondo de Esperanto publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la laboron de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Aleksandr Korĵenkov afable permesis republikigon de la ĉi-jara statistiko en Libera Folio. Ni ne reproduktas ĉiujn tabelojn – la plej detalajn informojn serĉu en la originala artikolo.
https://www.liberafolio.org/2026/04/14/la-plej-magra-jarrikolto-67-libroj-en-2025/

Guteto el Usono legologos per abonklubo
Dum la pasinta jaro nur 67 novaj libroj iĝis haveblaj en la libroservo de UEA. Tio estas malrekordo de jardekoj. Nun nova usona eldonejo klopodos veki la intereson de la esperantistoj proponante perditajn kaj nekonatajn klasikaĵojn, sed ankaŭ freŝajn verkojn. Unue aperos bitlibroj, kaj apartan atenton ricevos usonaj verkistoj. Eblos aliĝi al abonklubo.
https://www.liberafolio.org/2026/04/14/guteto-el-usono-legologos-per-abonklubo/