Eventa Servo
52 subscribers
52 photos
1 video
29 links
Kanalo kun novaĵoj pri la eventodiskoniga servo Eventa Servo
Download Telegram
Eblas aboni landan aŭ organizan eventan liston per kalendara programo kiel Google Calendar. Ne eblis listigi retajn eventojn per Webcal. Laŭ peto de uzanto, ni hodiaŭ aldonis tiun eblon. Ĝuu ĝin.
Ni aldonis ĉi tiun frazon al eventoj por informi pri la eblo ricevi memorigon per retpoŝto du horojn antaŭ la komenco de evento.
Ni blu-igis la "partopren-butonon" por ke estu pli klare, ke ĝi estas alklakebla.
Ni ankoraŭ iom plibonigis la partopren-sistemon
Se pli ol tri personoj ĉe evento indikis, ke ili intencas ĝin partopreni, eblas nun vidi pri kiuj temas, alklakante 'kaj pli...'.
Ĉi-vespere Fernando virtuale prelegos pri Eventa Servo por la antverpena klubo La Verda Stelo. Bonvenon 🌟
https://eventaservo.org/e/LVS-11dec20
Saluton!

Se vi havas problemon pri eventoj kiuj "malaperis" el ES, bonvolu konkakti min per telegramo (@fernando.shayani) aŭ retpoŝte (fernando@eventaservo.org). Mi esploras specifan situacion kie tio povus okazi.

Dankon 👍
Ĵus estas aldonita al Eventa Servo nova serĉilo. Ĉu ĝi plaĉas al vi? Ĉu bone funkcias?
Ni plibonigis la serĉilon jene:
1) kiam en la ĉefpaĝo oni entajpas ion en la serĉujo, aŭtomate serĉo estas lanĉita post 3 sekundoj
2) en la serĉado eblas distingi inter pasintaj kaj nuligitaj eventoj
Ĉu vi jam rimarkis, ke foje aperas 🔥ĉe evento? Tio signifas, ke pli ol kvin homoj indikis, ke ili intencas ĝin ĉeesti.
Ĝis nun, kiam oni elektis, ke evento okazos rete, ŝanĝiĝis aŭtomate la horzono al UTC. Kaj homoj plendis al organizanto, ke tiu ne elektis ĝustan horzonon.

Tio estis cimo; ni korektis ĝin. Nun ĉiam estas konsiderata la horzono de la enigita loko, krom kiam vi ŝaltas "Elekti horzonon anstataŭ adreson/landon" 👍.
Ĉar per alŝutilo oni alŝutas dosierojn, ni alinomis tiun butonon 'Alŝuti'. Antaŭe ĝi nomiĝis 'Sendi'.
900!! 🥳
Troviĝas ekde hodiaŭ pli ol cent eroj en la GitHub-deponejo de Eventa Servo. Ĉu vi konscias, ke ekzistas tia publika deponejo, kie ni notas ĉiujn cimojn kaj plibonigeblojn?

https://github.com/eventaservo/eventaservo/issues

Se vi volas, ke ni pli multe laboru pri plibonigoj de ES, mi invitas vin donaci al Fonduso Instigo-Liberapay - www.instigo.be (kontaktu min, se vi konkrete planus donaci)

Ankaŭ 'alikialaj' donacoj tre bonvenas 🙂
Ni ĵus lanĉis version 2.21 de Eventa Servo. Jen kelkaj novaĵoj kiujn ni aldonis:

Registritaj prezentoj
Pli kaj pli, organizantoj de retaj eventoj ilin registras. Eblas nun en Eventa Servo ligi jutubajn filmetojn al evento. Ekzistas ankaŭ la paĝo https://video.eventaservo.org

Serĉilo
Eblas serĉi ankaŭ uzantojn kaj registritajn prezentojn. Provu ekzemple https://eventaservo.org/serchilo?query=fernando

🥳