En novembro 2023 ni aldonis al la retejo de Eventa Servo gravan novan funkcion: “Raportoj”. Fine de 2023 estis programitaj kaj testitaj kelkaj lastaj plibonigoj kaj nun la funkcio tute pretas por ke vi ĝin ekuzu. UEA pri tio dissendis gazetaran komunikon. https://uea.org/gk/1150
uea.org
Universala Esperanto-Asocio
UEA.ORG: retejo de Universala Esperanto-Asocio
Hodiaŭ ni teknike plibonigis la serĉilon de Eventa Servo. Okazis multfoje ke homoj (aŭ robotoj) serĉis por " " (blanka spaco); tiel la retejo montras ĉiujn eventojn. Tio malrapidigis nian servilon. Komence ni limigis tial la serĉfunkcion de ES por montri maksimume 30 rezultojn. Venis plendo de uzanto, do ni programis la serĉilon tiel, ke oni ne rajtas serĉi je blankaj spacoj. Do, ke la tri signoj kiujn oni tajpu por havi serĉrezulton estu veraj signoj.
Ĉu vi foje uzas la serĉilon?
Ĉu vi foje uzas la serĉilon?
vocxo_de_kilimangxaro6.pdf
1.2 MB
Hodiaŭ aperis artikolo pri Eventa Servo en la kongresa kuriero de la UK en Aruŝo.
Forwarded from Fernando
Saluton Yves.
ES estas for pro problemo kun la provizanto. Baldaû ĝi funkcios denove.
ES estas for pro problemo kun la provizanto. Baldaû ĝi funkcios denove.
Eblas nun facile kaj rapide aldoni ES-eventon al via persona kalendaro. Tio estas granda avantaĝo, vere. Jenaj datumoj estas kopiataj: titolo, priskribo, adreso, URL de la evento, dato(j) kaj horo(j).
Atenton! Mi volas emfazi, ke datumoj estas kopiitaj kiam vi ilin transprenas al via kalendaro per ĉi tiu nova menuo. Se la evento poste ŝanĝiĝas en Eventa Servo mem, informoj ne estas adaptitaj. Kontrolu do ĉiam per la ligilo, ĉu informoj estas aktualaj. Alternativo estas elŝuti la ICS-dosieron, kiu ja aktualiĝadas aŭ aboni la kalendaron de organizo. La tuto estas iom teknika; volonte mi private klarigas al vi, kiel funkcias.

Ĉu vi rimarkis? Hodiaŭ ni lanĉis novan version de Eventa Servo. 🎉
Delonge ni volis ŝanĝi la logikon de tio kion signifas "internacia" en la retejo. Ĝi antaŭe havis du signifojn (1: evento loka aŭ internacia, 2: evento menciita en la Internacia Kalendaro). Uzantoj plendis, ke estis malklare, kiuj eventoj estas lokaj kaj kiuj internaciaj. El internaj statistikoj evidentiĝis, ke nur malmultaj uzantoj uzis la filtrilon 'loka'.
"Internacia" en la nova versio de Eventa Servo signifas, ke ĝi aperas en la Internacia Kalendaro (https://eventaservo.org/ik). Kiu evento estas internacia (kaj menciita en la listo de la ĉefaj Esperanto-eventoj tutmonde), tion decidas la redakcio de ES.

Eventa Servo
Internacia Kalendaro | Eventa Servo
Listo de la ĉefaj Esperanto-eventoj tutmonde
Ĉi-nokte ni movos la programaron de Eventa Servo al nova, pli potenca servilo 💪. Nia programisto Fernando komencos je la 23:00 (GMT-3) kaj la interveno dauros ĉirkaŭ 2 horojn.
Dum kelkaj horoj nia retejo do ne estos alirebla.
Dum kelkaj horoj nia retejo do ne estos alirebla.
Ni programis etan ŝanĝon en Eventa Servo: ni movis la butonon 'Nuligi' al apud la butono 'Forigi' en la redakta paĝo.
Tiel espereble estos pli klara la diferenco inter 'forigi eventon' kaj 'nuligi eventon'.
Nuligi la eventon ne forigas ĝin de la listo, sed aperigas ĝin (ruĝe trastrekite) kiel nuligitan. Tiel homoj informiĝos, ke la evento ne okazos.

Pli kaj pli ni luktas kun spamrobotoj. Tial ekde hodiaŭ nur ensalutitaj membroj povas sendi komentojn al eniginto de evento en Eventa Servo per la formularo 'Eraro'.
Grzegorz Jekel kreis varban filmeton pri Eventa Servo. https://youtu.be/qz-fCea0htQ
Hodiaŭ estas grava tago. TEJO ekuzis novan retejon en kiu ili uzas Eventan Servon por la eventoj! 🎉 https://www.tejo.org/eventoj/
Ana Ribeiro kaj mi kunsidis pri tio dum la Gebeneluksa Kongreso en Schleiden.
Libera Folio ne mencias ES en la artikolo https://www.liberafolio.org/2026/01/27/tejo-renovigis-sian-retejon-dum-uea-pensas/, sed tio donos al ES multe da videblo. Ja tre gravas, ke junuloj ĝin uzas.

Forwarded from Eva Mueller 🇸🇰🇨🇿🇬🇧🇩🇪🇪🇺
La retejo eventa servo estas la unua adreso por serĉi Esperanto eventojn en la tuta mondo. Ni parolas kun persono kiu – eĉ se ne fondis ĝin – estas grava antaŭeniganto de la projekto. Kiel oni uzas ĝin por serĉi eventojn kaj kiel oni povas anonci sian proprajn eventojn. Kiaj pluraj ideoj ekzistas.
https://movada-vid.punkto.info/2026/01/24/mvp029-eventa-servo/
https://movada-vid.punkto.info/2026/01/24/mvp029-eventa-servo/
Movada vidpunkto
MvP029 Eventa Servo
Kvazaŭoficiala retejo por Esperanto eventoj
La retejo eventa servo estas la unua adreso por serĉi Esperanto eventojn en la tuta mondo. Ni parolas kun persono kiu – eĉ se ne fondis ĝin – estas grava antaŭeniganto de la projekto. Kiel oni uzas ĝin por serĉi…

2026_04_artikolo_novigoj_Eventa_Servo_Revuo_Esperanto_majo_2026.pdf
391.7 KB
En la maja numero de Revuo Esperanto aperis supperrigarda artikolo pri lastatempaj novigoj de Eventa Servo. La estraro de UEA ĵus rajtigis nin libere ĝin distribui. Mi do ĝin kunsendas!