Espermenso
31 subscribers
39 photos
15 files
141 links
Esperantistoj membroj de UEA kaj MENSA.
https://hub.mensa.org/s/esperanto/cfiles/browse/index?fid=351
Espermenso estas asocio registrita en UEA.
https://member.mensa.org/special-interest-group/esperanto-sig
Espermenso kunigas membrojn de Mensa.
Download Telegram
*Jen ligiloj al klavaroj kun supersignoj:*

lingvo.org/klavaro
*Windows* : www.zz9pza.net/tajpi
*Mac* : ikso.net/tag/supersignoj - Tajpu samtempe ctrl, cmd kaj spacklavon, malfermiĝas fenestreto kun maloftaj signoj, klaku la koncernan literon.
*Linux* : eo.wikipedia.org/wiki/Linux#Tajpi_Esperanton_per_Linukso
*Android* : Esperanto en la telefono
_GBoard_ = Google Keyboard: play.google.com/store/apps/details?id=com.google.android.inputmethod.latin
*iPhone* : apps.apple.com/bs/app/esperanta-klavaro/id957192189
*Lia domo estas moderna kaj impona 🏡.**
(Sa maison est moderne et imposante.)

*Via ĝardeno estas ĉarma sed densa 🌿😅.*
(Ton jardin est charmant mais dense.)

*La arboj altiĝas ĝis la nuboj 🌳☁️.*
(Les arbres s’élèvent jusqu’aux nuages.)

*Mi manĝas plantobazajn pladojn kaj ekzotajn legomojn 🥗🌱.*
(Je mange des plats à base de plantes et des légumes exotiques.)

*Vi estas vere inspir@ 😎👏!*
(Tu es vraiment inspirant·e !)

*Ŝi ŝatas ludi videoludojn kun amikoj 🎮🤝.*
(Elle aime jouer à des jeux vidéo avec des ami•e•s.)

*Ŝi dancas kiel senĝena papilio 💃🦋.*
(Elle danse comme un papillon décomplexé.)

*La hundo ne plu junas… Sed ĝi kuras kvazaŭ vento 🐕💨!*
(Le chien n’est plus jeune… Mais il court comme le vent !)

*Ni ege ĝojas renkonti vin 🤗🌟!*
(Nous sommes ravi·e·s de vous rencontrer !)

*Ĉu vi sentas vin energia? Jes aŭ… eble ne? 🥱*
(Vous sentez-vous énergique ? Oui ou… peut-être pas ?)

*Ili estas amaso da kreemuloj 🎨🎷!*
(Ils/elles sont une foule de créatifs !)

*Hodiaŭ mi laboras ekstere 🌳🍀.*
(Aujourd’hui, je travaille à l’école.)

*Hieraŭ mi legis libron pri kosma energio 📚🌌.*
(Hier, j’ai lu un livre sur l'énergie cosmique.)

*Ĉu vi scias, ke mi havas superpovon? 🩵😉!*
(Tu sais que j'ai un super-pouvoir ?)

*Saluton, ĉiuj verduloj kaj revoluciuloj 🌍!*
(Bonjour à tous les écolos et révolutionnaires !)

*Jen miaj gepatroj: patro kun gitaro kaj patrino kun mikroskopo 🎸🔬.**
(Voici mes parents : père avec une guitare et mère avec un microscope.)

*Bonvolu sidiĝi… aŭ dancu, laŭ via koro 💺🕺.*
(Veuillez vous asseoir… ou danser, selon votre cœur.)

*Se mi estus riĉulo, mi aĉetus domon sur insulo 🏝️🏠.*
(Si j’étais riche, j’achèterais une maison sur une île.)

*Mi havas tri gefratojn: unu fraton, du fratinojn, kaj unu virtualan amikon 👨👧👧💻.*
(J’ai trois frères et sœurs : un frère, deux sœurs et un ami virtuel.)
Laŭtlegu:

Lia 🏠 estas novstila kaj majesta.

Via 🌿 estas alloga sed troplena je vivo.

La 🌳 etendiĝas supren kvazaŭ kolumnoj de templo.

Mi nutras min per 🥗 kombinaĵoj kaj sovaĝaj herboj.

Vi estas vere elstara 🧠, spirite brila.

Ŝi ĝuas interagan ludadon en 🎮 sfero kun sia rondo.

Ŝi 💃 kiel libervola lumo inter la silentaj kirloj.

La 🐕 griziĝas… tamen ĝi pafas sin kiel trablovo.

Ni esprimas sinceran ĝojon pro via 🤝.

Ĉu vi perceptas la fluecon de via ? Aŭ ĉu ĝi retiriĝis al ombroj?

Ili estas kunularo de mensoj ŝprucantaj el 🎨 fonto.

Hodiaŭ mia laborado okazas sub la 🌌.

Hieraŭ mi enprofundiĝis en 📖 pri kreiĝo de kosmo.

Ĉu vi konscias pri mia intern💫? Ĝi ne estas fikcio.

Saluton, vi senlacaj gardantoj de la 🌍 kaj la konscienco.

Jen miaj 👨‍👩‍👧: li kun korda muzikilo, ŝi kun scienca aparato.

Bonvole okupu lokon… aŭ liberiĝu per laŭ la ritmo de via ❤️.

Se mi havus abundon, mi retirus min al 🏝️ rifuĝejo.

Mi havas tri 👩‍👧‍👦 kaj unu imagitan amikon.

La realo kaj la revo intermiksiĝas en mia ĉiutaga .
Jen diversaj klavaroj: lingvo.org/klavaro
Windows: www.zz9pza.net/tajpi
Mac: ikso.net/tag/supersignoj - Tajpu samtempe ctrl, cmd kaj spacklavon, malfermiĝas fenestreto kun maloftaj signoj, klaku la koncernan literon.
Linux: eo.wikipedia.org/wiki/Linux#Tajpi_Esperanton_per_Linukso
*Android*: Esperanto en la telefono
_GBoard_ = Google Keyboard: play.google.com/store/apps/details?id=com.google.android.inputmethod.latin
iPhone: apps.apple.com/bs/app/esperanta-klavaro/id957192189

Bele skribu, uzante supersignojn!

Se vi ne povas, uzu nur *h* , kiel rekomendite de la Fundamento, la Akademio de Esperanto kaj la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Sed aŭ = au.

(Ne uzu x, kiu estis nur solvo por programistoj.)
*Kurso de Esperanto* KAPE 5.1 (por *Vindozo* ):
http://kurso.com.br/kurso.exe

*Kurso de Esperanto* KAPE ( *Android / Play Store* ):
https://play.google.com/store/apps/details?id=br.com.kurso.kursokape

*Kurso de Esperanto* KAPE 5.1 ( *APK dosiero* por *Android* ):
http://kurso.com.br/kurso.apk

*Kurso de Esperanto* KAPE 5.1 (por *macOS* ):
http://www.kurso.com.br/kursokape_mac.zip

*Kurso de Esperanto* KAPE 5.2 (por *Linukso* ):
http://kurso.com.br/kurso_x86_64.tar.gz

*Retejo* :
http://www.kurso.com.br/index.php?eo
*AKUZATIVO*

*Ekzerco* : Aldonu la -n, se necese. Elektu la ĝustan respondon.

1. La vento tuŝis ... ... de la knabino kvazaŭ per karesa mano.
a) la
b) la vizaĝo
c) la vizaĝon

2. Nokte la infano revis pri ... ... super la dezerto.
a) la steloj
b) la stelojn
c) la stelo

3. La poetino priskribis ... ... de sia popolo per simboloj de lumo kaj akvo.
a) la sopiro
b) la sopiron
c) la sopirojn

4. ... trairis la silentajn kampojn dum la matena nebulo?
a) Kio
b) Kiu aŭ Kiuj
c) Kiun

5. La espero kredis, ... mirakloj eblas eĉ en landoj elĉerpitaj de milito.
a) ke
b) ke mirakloj
c) ke miraklojn


*Respondoj kaj klarigoj :*

1. c) la vizaĝon

> "Tuŝi" estas transitiva verbo, do necesas akuzativo por "vizaĝo".


2. a) la steloj

> "Revi pri" pri + nominativo → ne estas akuzativo.


3. b) la sopiron
c) la sopirojn

> "Priskribi" postulas rektan objekton → "la sopiro(j)n" estas akuzativo.


4. b) Kiu(j)

> La subjekto de la ago "trairis" estas "Kiu" aŭ "Kiuj" → ne akuzativo.


5. b) , ke mirakloj

> Post "kredi, ke", la subfrazo havas sian propran subjekton ("mirakloj") → ne estu akuzativo.
Alvoko al Solidareco por Goma
Appel à solidarité pour Goma

https://gofund.me/21a647af
*Kurso de Esperanto* KAPE 5.1 (por *Vindozo* ):
http://kurso.com.br/kurso.exe

*Kurso de Esperanto* KAPE ( *Android / Play Store* ):
https://play.google.com/store/apps/details?id=br.com.kurso.kursokape

*Kurso de Esperanto* KAPE 5.1 ( *APK dosiero* por *Android* ):
http://kurso.com.br/kurso.apk

*Kurso de Esperanto* KAPE 5.1 (por *macOS* ):
http://www.kurso.com.br/kursokape_mac.zip

*Kurso de Esperanto* KAPE 5.2 (por *Linukso* ):
http://kurso.com.br/kurso_x86_64.tar.gz

*Retejo* :
http://www.kurso.com.br/index.php?eo
*Knabina edukado povas sproni transformiĝon de Afriko*
https://eo.globalvoices.org/?p=15392
KIEL PROVIZI PSIKOEDUKADON PRI AŬTISMO EN LA NEDERLANDA SANPRIZORGA SISTEMO
Ĉu vi scivolas kiel homoj aŭtismaj povas pli bone kompreni kaj mastri siajn vivojn kaj lokon en la socio? Venu aŭskulti Mariska de Jonge, registrita mensa konsilisto - profesio kiu ekzistas nur en Nederlando.
Dum ĉi tiu posttagmezo, Mariska donos enrigardon en sian laboron, per kiu ŝi gvidas homojn, kiuj ĵus ricevis diagnozon de aŭtismo. Ŝi kaj ŝiaj kolegoj ofertas psikoedukadon por ke klientoj povu pli bone kompreni sin mem kaj siajn defiojn. Ĉi tiu informaro estis tradukita en Esperanton speciale por ĉi tiu okazo.
Aŭtismo estas denaska neŭrodiverseco kaj ne iu malsano, kiun oni povas "kuraci". Sed ekkomprenante kiel aŭtismo manifestiĝas en ili mem, homoj kun aŭtismo povas pli bone trovi sian vojon en la socio.
Do: venu al De Koopermoolen en la 13a de julio aŭ partoprenu ĉi tiun kunvenon per ZOOM. Vi estas kore bonvena(j).
Kunvenadreso : Warmoesstraat 3-5, Amsterdamo, apud centra stacidomo.
Por tiuj kiuj partoprenos la kunvenon per ZOOM:

Tempo: 13a de julio 2025
Je la 11a UTC.
Do, je la 13a horo de Parizo, Amsterdam, ktp.

https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=82174975309
Kunven-ID: 488 208 5646; Pasvorto: 1994b Bonvolu ĝustatempe enŝalti!
Ĉu vi konas esperantistojn el Ĉeĥujo (CZ)?
Fine de julio, komence de aŭgusto, komenciĝos tutmonda kongreso de esperantistoj en BRNO.
Estos stando dum la Movada Foiro, kaj unu Mensa-ano el Hungarujo deĵoros ĉe la tablo.
Ĉu okazadas en la urbo Brno Mensa-kunvenoj?
Ĉu oni povas kontakti lokan membron de Mensa, en Brno?
La simpla ideo estas kune kafumi. 🤗
19a MOVADA FOIRO en BURNO:

LASTAJ INFORMOJ



DATO

La Movada Foiro okazos sabaton, la 26-an de julio 2025.



LOKO

La aranĝo okazos en la Konstruaĵo Q de la Kongresejo, en la Korto Cink kaj apuda koridoro.



HORO

La Movada Foiro komenciĝos je 18.30. Ekspoziciantoj prefere venu je 18.00 por aranĝi siajn tablojn.



LISTO DE ASOCIOJ

Al la ĉi-jara Movada Foiro aliĝis 87 asocioj. Ni sendas kun ĉi tiu informilo la liston de tabloj. Bonvolu noti, ke la numerado en tiu listo estas provizora. Eventuale necesos ankoraŭ fari lastminutajn korektojn aŭ ŝanĝojn. Vi trovos la finan liston sur la tabloj, kiam vi venos por aranĝi viajn ekspoziciaĵojn, kaj tiam necesos denove kontroli vian numeron.



TABLOJ

Ĉi-foje estos 3 specoj de tabloj. Kiam vi alvenos, atente kontrolu la listojn sur la tabloj por trovi, kie troviĝas la ŝildo kun la nomo de via asocio.



Tabloj 1-7 estos en la Korto Cink: plastaj, rektangulaj 180x74 (po 3 asocioj sur 1 tablo)

Tabloj 8-15 estos en la Korto Cink: ili estos rondaj (1 asocio sur 1 tablo)

Tabloj 16-45 estos en la apuda koridoro: rektangulaj 150x80cm (2 asocioj sur 1 tablo).



Asocioj sur tabloj 1-7 ricevos spacon 60 x 74 cm.

Asocioj sur tabloj 16-45 ricevos spacon 75 x 80 cm.

Mankas informoj pri la dimensioj de la rondaj tabloj.



RET-KONEKTO KAJ ELEKTRO

En la kongresejo funkcios reto laŭ la sistemo “eduroam”, uzata de universitatoj kaj esplorinstitutoj tra la mondo. Tamen povus okazi, ke ĝi ne funkcios kun ĉiuj aparatoj.

Ne estos elektra konekto ĉe ĉiu tablo, tial ni rekomendas, ke vi ŝargu vian komputilon antaŭ la komenco de la Foiro. Laŭbezone vi trovos konektingojn en la apudaj koridoroj kaj salonoj.



SE VI BEZONOS HELPON...

La surloka respondeculo pri la Movada Foiro estos Anna Lowenstein. Ŝi estos trovebla ĉe la tablo n-ro 7 de uea.facila kaj La Bona Lingvo.



VENDADO

Memoru, ke partoprenantoj ĉe la Movada Foiro rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn, donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn. Vi NE rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn (krom revuoj), nek aliajn objektojn; tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo. Tamen eblos ekspozicii viajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la Libroservo.



MATERIALOJ POR LA MOVADA FOIRO

Se vi nepre devos porti viajn informilojn ktp. por la Movada Foiro al la kongresejo pli frue en la tago, vi povos lasi ilin provizore ĉe la informejo. Bonvolu aldoni al ili facile videblajn etikedojn! Tamen la deĵorantoj ne povos respondeci pri komputiloj kaj aliaj valoraĵoj.



ATENTU!

Kiel kutime estos afiŝo ĉe ĉiu loko kun la nomo de la koncerna asocio. Bonvolu mem kunporti ĉiujn aliajn necesajn ilojn por aranĝado de via tablo: paperon, tondilon, glubendon, skribilojn ks.



Anna Lowenstein KN 27, Tel: +44 794 313 7891, anna.lowenstein@esperanto.org
http://labonalingvo.org/ Jen la nova retejo.