Espermenso
31 subscribers
38 photos
15 files
139 links
Esperantistoj membroj de UEA kaj MENSA.
https://hub.mensa.org/s/esperanto/cfiles/browse/index?fid=351
Espermenso estas asocio registrita en UEA.
https://member.mensa.org/special-interest-group/esperanto-sig
Espermenso kunigas membrojn de Mensa.
Download Telegram
Alvoko al Solidareco por Goma
Appel à solidarité pour Goma

https://gofund.me/21a647af
*Kurso de Esperanto* KAPE 5.1 (por *Vindozo* ):
http://kurso.com.br/kurso.exe

*Kurso de Esperanto* KAPE ( *Android / Play Store* ):
https://play.google.com/store/apps/details?id=br.com.kurso.kursokape

*Kurso de Esperanto* KAPE 5.1 ( *APK dosiero* por *Android* ):
http://kurso.com.br/kurso.apk

*Kurso de Esperanto* KAPE 5.1 (por *macOS* ):
http://www.kurso.com.br/kursokape_mac.zip

*Kurso de Esperanto* KAPE 5.2 (por *Linukso* ):
http://kurso.com.br/kurso_x86_64.tar.gz

*Retejo* :
http://www.kurso.com.br/index.php?eo
*Knabina edukado povas sproni transformiĝon de Afriko*
https://eo.globalvoices.org/?p=15392
KIEL PROVIZI PSIKOEDUKADON PRI AŬTISMO EN LA NEDERLANDA SANPRIZORGA SISTEMO
Ĉu vi scivolas kiel homoj aŭtismaj povas pli bone kompreni kaj mastri siajn vivojn kaj lokon en la socio? Venu aŭskulti Mariska de Jonge, registrita mensa konsilisto - profesio kiu ekzistas nur en Nederlando.
Dum ĉi tiu posttagmezo, Mariska donos enrigardon en sian laboron, per kiu ŝi gvidas homojn, kiuj ĵus ricevis diagnozon de aŭtismo. Ŝi kaj ŝiaj kolegoj ofertas psikoedukadon por ke klientoj povu pli bone kompreni sin mem kaj siajn defiojn. Ĉi tiu informaro estis tradukita en Esperanton speciale por ĉi tiu okazo.
Aŭtismo estas denaska neŭrodiverseco kaj ne iu malsano, kiun oni povas "kuraci". Sed ekkomprenante kiel aŭtismo manifestiĝas en ili mem, homoj kun aŭtismo povas pli bone trovi sian vojon en la socio.
Do: venu al De Koopermoolen en la 13a de julio aŭ partoprenu ĉi tiun kunvenon per ZOOM. Vi estas kore bonvena(j).
Kunvenadreso : Warmoesstraat 3-5, Amsterdamo, apud centra stacidomo.
Por tiuj kiuj partoprenos la kunvenon per ZOOM:

Tempo: 13a de julio 2025
Je la 11a UTC.
Do, je la 13a horo de Parizo, Amsterdam, ktp.

https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=82174975309
Kunven-ID: 488 208 5646; Pasvorto: 1994b Bonvolu ĝustatempe enŝalti!
Ĉu vi konas esperantistojn el Ĉeĥujo (CZ)?
Fine de julio, komence de aŭgusto, komenciĝos tutmonda kongreso de esperantistoj en BRNO.
Estos stando dum la Movada Foiro, kaj unu Mensa-ano el Hungarujo deĵoros ĉe la tablo.
Ĉu okazadas en la urbo Brno Mensa-kunvenoj?
Ĉu oni povas kontakti lokan membron de Mensa, en Brno?
La simpla ideo estas kune kafumi. 🤗
19a MOVADA FOIRO en BURNO:

LASTAJ INFORMOJ



DATO

La Movada Foiro okazos sabaton, la 26-an de julio 2025.



LOKO

La aranĝo okazos en la Konstruaĵo Q de la Kongresejo, en la Korto Cink kaj apuda koridoro.



HORO

La Movada Foiro komenciĝos je 18.30. Ekspoziciantoj prefere venu je 18.00 por aranĝi siajn tablojn.



LISTO DE ASOCIOJ

Al la ĉi-jara Movada Foiro aliĝis 87 asocioj. Ni sendas kun ĉi tiu informilo la liston de tabloj. Bonvolu noti, ke la numerado en tiu listo estas provizora. Eventuale necesos ankoraŭ fari lastminutajn korektojn aŭ ŝanĝojn. Vi trovos la finan liston sur la tabloj, kiam vi venos por aranĝi viajn ekspoziciaĵojn, kaj tiam necesos denove kontroli vian numeron.



TABLOJ

Ĉi-foje estos 3 specoj de tabloj. Kiam vi alvenos, atente kontrolu la listojn sur la tabloj por trovi, kie troviĝas la ŝildo kun la nomo de via asocio.



Tabloj 1-7 estos en la Korto Cink: plastaj, rektangulaj 180x74 (po 3 asocioj sur 1 tablo)

Tabloj 8-15 estos en la Korto Cink: ili estos rondaj (1 asocio sur 1 tablo)

Tabloj 16-45 estos en la apuda koridoro: rektangulaj 150x80cm (2 asocioj sur 1 tablo).



Asocioj sur tabloj 1-7 ricevos spacon 60 x 74 cm.

Asocioj sur tabloj 16-45 ricevos spacon 75 x 80 cm.

Mankas informoj pri la dimensioj de la rondaj tabloj.



RET-KONEKTO KAJ ELEKTRO

En la kongresejo funkcios reto laŭ la sistemo “eduroam”, uzata de universitatoj kaj esplorinstitutoj tra la mondo. Tamen povus okazi, ke ĝi ne funkcios kun ĉiuj aparatoj.

Ne estos elektra konekto ĉe ĉiu tablo, tial ni rekomendas, ke vi ŝargu vian komputilon antaŭ la komenco de la Foiro. Laŭbezone vi trovos konektingojn en la apudaj koridoroj kaj salonoj.



SE VI BEZONOS HELPON...

La surloka respondeculo pri la Movada Foiro estos Anna Lowenstein. Ŝi estos trovebla ĉe la tablo n-ro 7 de uea.facila kaj La Bona Lingvo.



VENDADO

Memoru, ke partoprenantoj ĉe la Movada Foiro rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn, donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn. Vi NE rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn (krom revuoj), nek aliajn objektojn; tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo. Tamen eblos ekspozicii viajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la Libroservo.



MATERIALOJ POR LA MOVADA FOIRO

Se vi nepre devos porti viajn informilojn ktp. por la Movada Foiro al la kongresejo pli frue en la tago, vi povos lasi ilin provizore ĉe la informejo. Bonvolu aldoni al ili facile videblajn etikedojn! Tamen la deĵorantoj ne povos respondeci pri komputiloj kaj aliaj valoraĵoj.



ATENTU!

Kiel kutime estos afiŝo ĉe ĉiu loko kun la nomo de la koncerna asocio. Bonvolu mem kunporti ĉiujn aliajn necesajn ilojn por aranĝado de via tablo: paperon, tondilon, glubendon, skribilojn ks.



Anna Lowenstein KN 27, Tel: +44 794 313 7891, anna.lowenstein@esperanto.org
http://labonalingvo.org/ Jen la nova retejo.
📢 Mesaĝo de UEA por la Tago de Esperanto – 26 julio 2025
🎉 Ni festas la 138-an datrevenon de Esperanto, internacia lingvo por paco kaj interkompreniĝo!
🌍 Fronte al mondaj krizoj (militoj, klimato, malegaleco...), ni pledas por multlingvismo kaj paca kunvivado.
🗣️ Multlingvismo signifas respekton al ĉiuj lingvoj kaj justan komunikadon inter popoloj – grava ilo por toleremo kaj kunlaboro.
🤝 Esperantistoj tutmonde kunlaboras por pli da egaleco, dialogo kaj espero.
📅 Tiu tago situas inter la Tago de Espero (12 julio) kaj Tago de Amikeco (30 julio): bonaj okazon por antaŭenigi amikecon, komprenon kaj homajn rajtojn.
Ni invitas vin ne nur lerni Esperanton, sed kunagi por pli justa kaj paca mondo.
🖇️ Afiŝoj kaj tradukoj disponeblas ĉe:
👉 https://esperantoporun.org/eo/esperanto-tago-2025/
📄 Kompleta komuniko: https://uea.org/gk/1241
📲 Bonvolu diskonigi, afiŝi, traduki kaj agi loke!
Imre deĵoris en la Movada Foiro de la UK en Brno!
Gratulon kaj dankon!
Dankon @ikemenyfi
Mi prezentis mallonge Espermenson kaj Mensan dum la Faka Forumo de la Universala Kongreso.

Imre KEMÉNYFI
el Hungarujo
🌍💚 Internacia Babilado por Mensa-anoj 💚🌍
Ĉiuĵaŭde je 16:30 UTC ni renkontiĝas en amika babilrondo!
👉 Per videokomunikilo Jitsi Meet – senpage, sen konto.
💬 Venu por aŭskulti, paroli, diskonigi ideojn aŭ simple ĝui la internacian etoson.
🎥 Ne Zoom, sed simpla alternativa platformo.
🔗 Eniru ĉi tien:
https://meet.jit.si/InternaciaBabilado
Ni ĝojos vidi vin! 🌱
NASKIĜO DE LA ESPERANTA FAKULTATO DE INTERNACIECO

🌍 Bonvolu legi kaj konsideri ĉi tiun gravan inviton! 🌍

La Esperanta Fakultato pri Internacieco ĉe la Universitato de la Espero en Demokratia Respubliko Kongo (UEC) bezonas vian helpon kaj partoprenon.

📌 Kio okazas?
Oni volas krei retan fakultaton (neĉeestan), kiu instruos per Esperanto pri temoj kiel:
• Lingvoj kaj interkultura komunikado
• Internaciaj rilatoj kaj mondpaco
• Monda historio kaj edukado
• Esploroj pri internacieco

🎯 Celoj:
•Instrui kaj esplori pri internacieco
• Kreskigi kapablojn por kompreni la mondon el diversaj perspektivoj
• Uzi Esperanton kiel ilon por internacia kunlaboro kaj eduko
• Iom post iom atingi oficialan agnoskon

🤝 Kiel vi povas partopreni?
• Instruantoj kaj prelegantoj povas aliĝi kiel volontulaj profesoroj
• Oni sekvos gvidilon por garantii kvaliton
• Komence, studentoj lernos senpage, poste eblos modesta kotizo por daŭrigi la projekton

💡 Kial gravas?
•Ĝi estas ŝanco por disvastigi Esperanton en Afriko kaj tutmonde
• La projekto estas humila, sed kun klara celo
• Ĝi povas esti modelo por aliaj similaj iniciatoj

👥 Nuna teamo:
Ahmad Reza Mamduhi (Irano)
Elisée Byelongo Isheloke (DRK)
Fransoazo, Françoise Noireau (Francujo)
Viko, Vicente Manzano-Arrondo (Hispanujo)

🕊️ La celo estas krei ion daŭran, kio servu al la mondo per edukado, paco kaj interkompreno — per Esperanto.

👉 Ĉu vi volas aliĝi aŭ scii pli? Kontaktu la teamon aŭ disvastigu la vorton!

#Esperanto #Fakultato #Internacieco #Afriko #Volontulado #Espero
#UEC #Universitato
#Distancainstruado


Se vi konas iun, kiu povus esti interesata por prelegi, bonvolu sendi al li/ŝi/ĝi ĉi tiun mesaĝon. Dankon! 🙏
viko@civiencia.io
fransoazo@gmail.com
mamdoohi@yahoo.com
ebyelongo@gmail.com
La Esperanta Fakultato pri Internacieco de la Université de l’Espoir (DR Kongo) *bezonas programiston por realigi sian informan retpaĝon* .

🌐 Celo: krei simplan paĝon por prezenti la fakultaton, ĝian teamon kaj projektojn.

Kontaktoj:
📧 Viko — viko@civiencia.io
📧 Françoise NOIREAU (Fransoazo Oazo) — fransoazo@gmail.com

Kunlabore kun Civiencia kaj la Universidad de Sevilla (Hispanujo).