TEJO informas
218 subscribers
418 photos
22 videos
424 links
Download Telegram
La 21-an kaj 22-an de marto okazos la kvara eldono de “Junuloj kaj Lingvoj”.

Nepre aliĝu al la evento se vi interesiĝas pri lingvaj rajtoj, la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto 🫶

Ĉi tiu reta evento kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj volas koni novajn lingvojn kaj kulturojn en afabla etoso kaj partopreni amikeman interagadon kun aliaj junaj samideanoj.

Legu la programon ĉi tie:

PROGRAMO

ATENTU!
Ĉiuj horoj sekvas la UTC-horzonon kaj la programo povas ŝanĝiĝi. Ĉiam konsultu la ligilon kun la programtabelo ĝisdatigita!

Pli da informo estas en nia retejo.
9
Ni bonvenigas kandidatiĝojn por la Komitatano B de TEJO 🌟

Eĉ se vi ne havas multan sperton, via energio, viaj ideoj kaj via engaĝiĝo estas tre bonvenaj.

Kandidatiĝu kaj estu parto de la ŝanĝo!

Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi la jenajn informojn al kandidatigxoj@tejo.org:

✍️ personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)

🔎 sinprezenton kiu enhavu biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)

👥 subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2026 el minimume du landoj

La nomoj kaj la sinprezentoj de validaj kandidatoj estos anoncitaj en la retpaĝo de TEJO kaj rekte al individuaj membroj.

Legu plian informon en nia retejo.
3
TEJO ricevis subvencion por okazigi Esperanto Senlime 3.

La subvencio venas de Interkontinenta Junulara Fonduso kaj Tutmonda Junulara Mobilizado (Global Youth Mobilisation), kiu subtenas agadojn de junuloj en la tuta mondo. 🌐

La nova vojaĝkonkurso okazos en Antarkto, kontinento en kiu ankoraŭ ne okazis ajna esperantista renkontiĝo. ❄️
Pro tio ni instigas ĉiujn antarktajn esperantistojn registriĝi ĉe Pasporta Servo, por ke la okazigo de la konkurso estu plej eble sukcesa.🌟
🤡116🔥5😍4😁2
TEJO serĉas landajn organizantojn por multaj landoj en la reto de Pasporta Servo!

TEJO, kunlabore kun UEA, preparas novan eldonon de la libro de Pasporta Sevo, kiu aperos poste ĉi-jare. Tamen, por ke Pasporta Servo iĝu vere bonkvalita servo por ĉiuj uzantoj, ni kalkulas je la subteno de tutmonda reto de helpantoj, kaj vi povas iĝi parto de tiu tutmonda reto!

Kion vi faros?
Landaj organizantoj estas volontulaj helpantoj, kiuj kontrolas la ĝustecon kaj aktualecon de datumoj de gastigantoj de ĉiu lando reprezentata en Pasporta Servo.

Ĉar ĝi estas volontula laboro, la taskojn vi faros, kompreneble, laŭ via disponeblo.

Se vi interesiĝas iĝi landa organizanto, aŭ se vi havas demandojn pri nia laboro, ne hezitu kandidatiĝi skribe al saluton@pasportaservo.org.

Pli da informo estas en nia retejo.
👍41
Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj el la tuta Eŭropo;

Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale en eŭropaj kaj internaciaj institucioj kiel la Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj;

TEJO anas kiel plenrajta membro, kaj agadas por defendi lingvajn rajtojn kaj certigi daŭripovajn lingvopolitikojn en kaj pere de FoJE;

Ĉiun duan jaron, FoJE okazigas elektojn por la nova estraro, konsistonta el 11 junuloj, kiuj povas reprezenti ajnan membran organizon;

Tiel, venontmonate en Tromsø, Norvegio, okazos la balotoj por nova estrarperiodo 2026-2028, kaj TEJO sendas kandidaton!

Do, subtenu nian kandidaton, komentu kaj ŝatu la afiŝon en niaj sociaj retejoj.

Legu pli da informo pri David en lia retejo.
18🔥6👀1
Forwarded from IJK 2026 Informas
INFORMSESIO PRI IJK 2026 🔍💬

Se vi havas dubojn aŭ demandojn pri la kongreso, ne hezitu veni al la reta informsesio pri IJK 2026. Dum ĝi ni rakontos pri la kongreso, ekskursoj, karavanoj kaj aliaj planoj.

Venu al la reta informsesio pri IJK 2026 la 11-an de aprilo, je la 13:00 UTC, en la platformo Zoom.

Legu plian informon en nia retejo.
3
Aliĝu al la libera sesio “Komitato 101: kiel funkcias la Komitato de TEJO?”

Ĉu vi volas kontribui al la evoluo de nia movado, sed ankoraŭ ne certas kiel funkcias la rolo de komitatano? Ne timu!

La 18-an de aprilo, inter 13-14 UTC, ni organizos liberan sesion “Komitato 101: kiel funkcias la Komitato de TEJO?”, por helpi vin kompreni la taskojn kaj respondecojn de komitatanoj.

La ligilo al la Zoom-ĉambro estas tie ĉi.

Do, eĉ se vi ne havas multan sperton, via energio, viaj ideoj kaj via engaĝiĝo estas tre bonvenaj.
❤‍🔥9
Rangigu la eventojn kiujn vi partoprenis! 🎉🎈

laŭsperte estas retejo por rangigi eventojn en Esperantujo. Partoprenantoj povas taksi la eventojn kiujn ili ĉeestis, kaj la komunumo vidas la kolektitajn rezultojn. 📊

Estis inkluzivitaj ĉiuj Esperantaj eventoj en la mondo kiuj plenumis la kriteriojn de "grandskala", "internacia" kaj "junulara". Ankaŭ inkluzivita estis la Universala Kongreso. Eĉ se ĝi ne estas junulara aranĝo, multaj junuloj ja ĉeestas ĝin.

🔗 Se vi volas esprimi vian opinion aŭ scivolemas pri kion pensis la aliaj partoprenantoj de la eventoj, vizitu la retejon de laŭsperte.
😍91
Toki! Jam estas oficiale: dum IJK 2026, okazos ankaŭ la 5-a Eŭropa Tokipona Renkontiĝo!

Per tiu ĉi aranĝo, ankaŭ parolantoj de Tokipono ĝuos unikan someran sperton en Tiana, kaj ne nur: kaj esperantistoj kaj tokiponistoj povos libere ĝui la programon unu de la alia—sen aldona kosto!

Se vi interesiĝas pri Tokipono aŭ konas iun, jen la ŝanco! Kotizoj por IJK 2026 kaj TPR estas tute egalaj kaj ĉiuj disponos pri la samaj spacoj kaj servoj. Kama pona!
🔥113👍3🤓1
Je la 15-a de aprilo finiĝos la dua aliĝperiodo de la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon aliĝi kontraŭ favorprezaj kotizoj!

Ĝis nun aliĝis 143 homoj el 34 landoj, kaj vi povas aliĝi al tiu daŭre plilongiĝanta listo!

Pli da informo estas en la retejo.
3