TEJO informas
218 subscribers
418 photos
22 videos
424 links
Download Telegram
TEJO festas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo! 🌐🗣️

Por festi tiun ĉi tagon, ni intencas krei inspiran kaj diversan filmeton, kaj ni volas, ke vi estu parto de ĉi tiu ĝoja okazo! 🎉

Diru proverbon el via denaska lingvo kaj klarigu ĝian signifon en Esperanto. Disvastigu saĝajn vortojn kaj sciojn en la komunumo.

📆 La limdato por sendi viajn videojn estas la 17-a de februaro 2026. Ni antaŭĝojas pri via partopreno kaj la kreado de speciala filmeto por festi kune la gepatrajn lingvojn!

🔗 Pli da informo estas en nia retejo.
8
Forwarded from IJK 2026 Informas
Proponu kontribuon al la Taga Programo!

Ekde nun finfine eblas proponi al la Taga Programo! La granda sukceso de IJK 2026 dependas de viaj kontribuoj.

Ĉu vi havas ion, kion vi volas diskonigi al aliaj kongresanoj? Ĉu vi fakas pri iu temo kaj volas ke ankaŭ aliaj lernu pri tio? Ĉu vi volas gvidi ludon, sporton, aŭ ion amuzan?

Ĉiuj proponoj rilataj al la kongresa temo: "Naturo el la homaj okuloj" estas aparte bonvenaj.

👉🏽Sendu viajn proponojn al la Taga Programo per ĉi tiu formularo ĝis la 15-a de junio 2026 (lundo).
7
Forwarded from IJK 2026 Informas
Jam pli ol 100 aliĝintoj!

Ni daŭre kreskas! Antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo, alvenis pli ol 100 aliĝoj. La 100-a aliĝinto estis Vilĉjo el Francio.

Ĝis la 18-a de februaro alvenis entute 115 aliĝintoj el 28 landoj! Plej reprezentataj estas Hispanio/Katalunio (36), Francio (12), kaj Germanio (10). En la kvara loko neatendite troviĝas Meksiko (6).

Nia tre ambicia celo: 300 partoprenantoj. Helpu nun rapide atingi tion! Unue, rigardu la liston de aliĝintoj. Ĉu vi vidas iun amikon, kiu devus esti ĉi tie sed ankoraŭ ne aliĝis? Konvinku ilin aliĝi hodiaŭ!
8
La stabo de TEJO deziras al ĉiuj feliĉan Tagon de la Gepatra Lingvo. La 21-an de februaro estas speciala tago dediĉita al lingvoj, dialektoj, kaj kulturaj heredaĵoj, kiuj estas la fundamento de niaj identecoj. Por festi tiun ĉi tagon, ni kreis inspiran kaj diversan filmeton. 🗣️🗯️

Spektu la videon, en kiu esperantistoj kunhavigas proverbojn aŭ diraĵojn en siaj gepatraj lingvoj.
9
TEJO okazigas la Kunsidon Internacian de Afrikaj Lingvoj (KIAL)!

KIAL estas okazo por esperantistoj el la tuta mondo koni pli la lingvojn kaj kulturojn de la afrika kontinento per prelego kaj artaĵoj proponataj de junuloj! Nepre ne maltrafu ĝin!
La evento okazos la 1-an de marto, je la 12:00 UTC.

La ligilo por aliĝi al la evento kaj pli da informo estas en nia retejo.
11
Forwarded from Thiago B Assumpção
Lingvo, emocio kaj vojaĝo.

La kvina numero de Kontakto por la jarkolekto 2025 aperis en la reto! https://uea.org/revuoj/kontakto
9
Forwarded from IJK 2026 Informas
Malferma alvoko: partoprenu IJK-n!

Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi.

TEJO malfermas konkurson, en kiu ĝi elektas kandidatojn kiuj kontentige plenumas certajn kondiĉojn.

Junuloj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso. 

Trovu la kandidatiĝformularon kaj la aliajn kondiĉojn en nia retejo.
5
Junuloj kaj Lingvoj 2026 | proponu programeron

Ĉu vi jam spektis nian filmeton kun proverboj kaj diraĵoj kundividitaj de esperantistoj en diversaj lingvoj?
Daŭrigante la celebradon, TEJO nun organizas la kvaran eldonon de “Junuloj kaj Lingvoj” la 21-an kaj 22-an de marto 2026. 🫶🌱

Se vi entuziasmas prezenti ion pri via gepatra lingvo aŭ instrui vian lingvon al la mondo, bonvolu plenigi formularon kaj fari vian kontribuon al la diverseco kaj amikeco de la evento! 💖

Pli da informo estas en nia retejo.
6
Post ŝanĝoj en la Estraro de TEJO, la Komitato elektis du novajn estraranojn por la mandato 2025-2026. Jean de Dieu Kikako iĝis Ĝenerala Sekretario kaj Ranja Lydie Zafinifotsy iĝis senofica estrarano. Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon!

La nuna Estraro estas:
Prezidantino: Ana Ribeiro
Vicprezidanto: Ikvero Almeida Silva
Ĝenerala Sekretario: Jean de Dieu Kikako
Kasisto: Mihary Andrianirina
Estrarano: Ranja Lydie Zafinifotsy
Estrarano: Espoir Ngoma Kasati

Dankon al Snehaĝa Venkatesh kaj Alexandre Basque pro ilia ĝisnuna laboro.
17
Forwarded from IJK 2026 Informas
Ni fiere prezentas al vi nian liston de ekskursoj!

Ĉu vi volas viziti Barcelonon, plaĝumi ĉe la marbordo, aŭ kunsperti raran plenan suneklipson? Ĉi ĉio eblas! Kompletigu vian kongresan sperton per niaj ekskursoj!

Lokoj estas limigitaj; uzu ĉi tiun formularon por aliĝi rapide! Limdato: la 12-a de julio 2026 (dimanĉo).
5
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
Hej, samideano! Ĉu vi…
▪️havas liberan ĉambron aŭ liton en via hejmo;
▪️volas helpi samideanojn, kiuj vizitas vian urbon; aŭ
▪️…simple volas trinki bieron aŭ kafon kaj pasigi bonan tagon kun aliaj homoj tra la tuta mondo?

Iĝu gastiganto en la tutmonda reto de Pasporta Servo! Ni serĉas homojn tra la tuta mondo, kiuj lastatempe (aŭ ne) lernis Esperanton kaj nun deziras aparteni al tiu ĉi kreskanta reto de gastigemaj homoj en pli ol 120 landoj!

Pli da informo estas en nia retejo.
10👍4
Partoprenu IJK-n 2026 | Ne maltrafu la limdaton!

Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi.

La limdato por kandidatiĝi estas dimanĉo, la 22-a de marto 2026, 23:59 UTC. La rezultoj estos anoncitaj en aprilo 2026.

Kandidatiĝu nun! 
Por kandidatiĝi, plenigu ĉi tiun formularon.
Pli da informo estas en nia retejo.
4
Junuloj kaj Lingvoj | vi ankoraŭ povas proponi programeron

TEJO organizas la kvaran eldonon de “Junuloj kaj Lingvoj” la 21-an kaj 22-an de marto 2026.

Vi ankoraŭ povas proponi programeron pri via gepatra lingvo aŭ instrui vian lingvon al la mondo.

Por proponi programeron, plenigu la aliĝformularon.

Kaj se vi ne planas okazigi programeron, nepre partoprenu la eventon por lerni pli pri la aliaj lingvoj!
6
La 21-an kaj 22-an de marto okazos la kvara eldono de “Junuloj kaj Lingvoj”.

Nepre aliĝu al la evento se vi interesiĝas pri lingvaj rajtoj, la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto 🫶

Ĉi tiu reta evento kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj volas koni novajn lingvojn kaj kulturojn en afabla etoso kaj partopreni amikeman interagadon kun aliaj junaj samideanoj.

Legu la programon ĉi tie:

PROGRAMO

ATENTU!
Ĉiuj horoj sekvas la UTC-horzonon kaj la programo povas ŝanĝiĝi. Ĉiam konsultu la ligilon kun la programtabelo ĝisdatigita!

Pli da informo estas en nia retejo.
9