TEJO informas
220 subscribers
397 photos
21 videos
411 links
Download Telegram
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
Frapoj 👊, konfusoj 🧐 kaj festo 🥳 atendas vin ĉisemajne en Esperanto senlime. La teamoj daŭre klopodos trovi respondojn al demandoj en lingvoj kiujn ili ne komprenas kaj eĉ lernos ke la respondo por ĉio ne ĉiam estas Zamenhof! 🤯 Malkovru tiun kaj aliajn aventurojn en la plej freŝa video de ĉi tiu vojaĝkonkurso!
9
Feliĉan Zamenhofan Tagon! 💚🎉
Ĉi-jare ni demandis al esperantistoj “Kion signifas por vi paco?”.
Ni ricevis diversajn respondojn de niaj samideanoj.

Spektu la videon en nia Youtube kanalo.
20
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
La teamoj de Esperanto senlime konkuras 🏆 por unue alveni al Barcelono. Kiu teamo venkos ĉifoje🥇? Atendu videon plena je perfidoj kaj strategioj por gajni la lastajn vojaĝajn poentojn, kun devojiĝoj 🛣 al aliaj landoj kaj proponoj por la IJK en 2026. Ne maltrafu la plenan videon en 2 tagoj!
7
This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
Jam aperis la antaŭlasta video de Esperanto senlime! Ĝi plenas je komplotoj kaj perfidoj 🔪, strangaj devojiĝoj 🦶kaj eĉ sovaĝaj bestoj 🐗. Spektu la videon por scii kiu plej proksimas al la unua pozicio!
11
Venis via tempo por aktive agadi en TEJO!
Iĝu estrarano de TEJO kaj faru ŝanĝojn en nia organizo.

Bonvenas kandidatiĝoj de membroj kiuj interesiĝas pri la sekretaria posteno aŭ pri la aliaj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 30-a de januaro 2026 kun via vivresumo, motiviĝletero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.

Pli da informo estas en nia retejo.
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
Varmego 🥵 malhelpas la teamojn en la lasta defio🏃‍♀️🏃‍♂️ Ĉiu teamo devas trovi 3 turismajn lokojn sen uzi mapon 🚫🗺 kaj parolante nur Esperanton! Ĉu ili atingos sukcese demandi? La fino de Esperanto senlime alvenas!!!!!". Do, ek spektu la lastan ĉapitron de la unua serio en Esperanto🥇, kiu teamo atingos plej da poentoj? Sed atentu: vi havos oportunon influi la rezulton. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevos enketon por doni la lastajn poentojn 💯 Aliĝu al TEJO por subteni vian preferatan teamon!
11👍1
Forwarded from IJK 2026 Informas
🦎 Ne lacertu en Katalunio kaj pretiĝu por la mojosa IJK 2026 | 82-a Internacia Junulara Kongreso!

Ni kunhavigas plej utilajn frazojn, por ke vi jam povu navigi en la kongresurbo kiel lokano.

Pli da informo kaj la aliĝilo.
12
TEJO-seminario en Kipro 🇨🇾

Legu la artikolon de Kjara, TEJO-volontulo, pri ŝia sperto en la seminario ⭐️

Dum kvin tagoj 20 junuloj el diversaj eŭropaj landoj traktis temojn kiel interkultura dialogo, konflikttransformado kaj packonstruado, esplorante kaj tutmondan perspektivon kaj la kompleksan historion kaj politikan realecon de la insulo 🤝

Legu la artikolon.
13👍1
LA LIMDATO ESTIS PLILONGIGITA!

Organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 83-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2027!

Kandidatiĝu ĝis la 16-a de februaro, 2026!

Pli da informo pri la alvoko estas en nia retejo.
Aktivula Trejnado | Superregaj teknikoj

TEJO invitas vin aliĝi al retaj trejnadoj pri multaj diversaj temoj! Ĉi-foje ni organizas trejnadon pri povo.

Homoj en pozicioj de povo tre ofte uzas, konscie aŭ nekonscie, kelkajn superregajn teknikojn ĝuste por teni sin en tiuj pozicioj. La teknikoj do estas uzataj ekzemple kontraŭ virinoj, junuloj, neblankuloj kaj aliaj grupoj. En ĉi tiu sesio vi lernos kiel rekoni la teknikojn, sed ankaŭ kiel kontraŭi kaj preventi ilin. La sesio utilos interalie por ĉiuj kiuj aktivas en iu organizo.

Dato: 25.01.2026
Horaro: 12:00–13:30 UTK
Trejnisto: Pauli
Platformo: ZOOM
Aliĝu al la Telegram-grupo de Aktivula Trejnado, kie ni sendos la ligilon al la trejnado antaŭ la komenco!
7👍1
Ĉu vi jam (re)membriĝis en TEJO?

Kiel membro de TEJO, vi ricevas:
🗞 la revuon Kontakto;
🤑 rabaton por partopreno en IJK kaj aliaj eventoj;
🧑‍🏫 eblon partopreni en trejnadoj;
💚 eblon engaĝiĝi en riĉa internacia agado.

Kaj tre grave: vi helpas al la junulara movado de Esperanto! Per via membriĝo vi subtenos ne nur la organizon, sed ankaŭ la reprezentadon de Esperanto ĉe internaciaj instancoj, la trejnadon de junaj esperantistoj kaj la laboron de multaj aktivuloj.

Membriĝu nun.
👍74😢1
Ni serĉas videomuntiston por aliĝi al nia projektteamo! Ĉu vi interesiĝas?

Se vi estas entuziasma junulo, kiu jam havas fakajn sciojn kaj sperton pri videomuntado, interesiĝas pri interkulturaj dialogoj kaj konflikttransformado, vi povas kandidatiĝi esprimante vian motivon videomunti la filmon de la seminario.
Ne maltrafu la limdaton! Kandidatiĝu antaŭ la limdato de merkredo la 4-a de februaro 2026.

Pli da informo estas en nia retejo.
7
La Internacia Tago de Edukado, festata la 24-an de januaro, estas altvalora okazo por pripensi la fundamentan efikon kiun edukado havas sur individuojn kaj sociojn. En ĉi tiu tago, ni elstarigas ne nur la defiojn kiujn edukado alfrontas tra la mondo, sed ankaŭ la brilajn ŝancojn kiujn ĝi ofertas por pli bona estonteco.

Legu la plenan mesaĝon en nia retejo.
8
Ĉu vi jam kandidatiĝis por iĝi estrarano de TEJO? Aŭ ĉu vi instigis vian amikon, kiu perfekte taŭgas por tiu ĉi rolo?

Iĝu estrarano de TEJO kaj faru ŝanĝojn en nia organizo.

Bonvenas kandidatiĝoj de membroj kiuj interesiĝas pri la sekretaria posteno aŭ pri la aliaj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 30-a de januaro 2026 kun via vivresumo, motiviĝletero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.

Pli da informo estas en nia retejo.
6👍1
Forwarded from IJK 2026 Informas
Je la 31-a de januaro (sabate) finiĝos la unua aliĝperiodo de la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon aliĝi kontraŭ favorprezaj kotizoj!

Ĝis nun aliĝis 90 homoj el 27 landoj, kaj vi povas aliĝi al tiu daŭre plilongiĝanta listo!

Pli da informo estas en nia retejo.
7
Videomuntisto, ne maltrafu la limdaton! 🎥

Kandidatiĝu antaŭ la limdato de merkredo la 4-a de februaro 2026 kaj iĝu parto de nia teamo. 👥

Ni serĉas entuziasman junulon, kiu jam havas fakajn sciojn kaj sperton pri videomuntado, interesiĝas pri interkulturaj dialogoj kaj konflikttransformado. 💚

🔗 Pli da informo estas en nia retejo.
3
TEJO festas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo! 🌐🗣️

Por festi tiun ĉi tagon, ni intencas krei inspiran kaj diversan filmeton, kaj ni volas, ke vi estu parto de ĉi tiu ĝoja okazo! 🎉

Diru proverbon el via denaska lingvo kaj klarigu ĝian signifon en Esperanto. Disvastigu saĝajn vortojn kaj sciojn en la komunumo.

📆 La limdato por sendi viajn videojn estas la 17-a de februaro 2026. Ni antaŭĝojas pri via partopreno kaj la kreado de speciala filmeto por festi kune la gepatrajn lingvojn!

🔗 Pli da informo estas en nia retejo.
8
Forwarded from IJK 2026 Informas
Proponu kontribuon al la Taga Programo!

Ekde nun finfine eblas proponi al la Taga Programo! La granda sukceso de IJK 2026 dependas de viaj kontribuoj.

Ĉu vi havas ion, kion vi volas diskonigi al aliaj kongresanoj? Ĉu vi fakas pri iu temo kaj volas ke ankaŭ aliaj lernu pri tio? Ĉu vi volas gvidi ludon, sporton, aŭ ion amuzan?

Ĉiuj proponoj rilataj al la kongresa temo: "Naturo el la homaj okuloj" estas aparte bonvenaj.

👉🏽Sendu viajn proponojn al la Taga Programo per ĉi tiu formularo ĝis la 15-a de junio 2026 (lundo).
7