Junaj esperantistoj, ni partoprenu en la 6-a Virtuala Kongreso (VK)!
🌐 Partoprenu en la 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 4-a ĝis la 7-a de decembro 2025. La Virtuala Kongreso estas la plej granda reta evento en nia komunumo kaj ĉiujare aliĝas pli ol mil homoj. Ĝin organizas UEA.
📝 La bona novaĵo estas ke vi ankoraŭ povas aliĝi, tute senpage, ĝis la 23-a de novembro se vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2025. Ĉu vi ankoraŭ ne estas individua membro? Jen rara oferto: pagu nur vian membrokotizon de UEA por 2026 kaj vi aŭtomate fariĝos membro por 2025 kaj aliĝos al VK, senpage! Faru tion en ĉi tiu paĝo.
🌟 Vi anoraŭ povas kontribui al la programo de VK 2025! Ne hezitu proponi viajn kontribuojn per ĉi tiu formularo ĝis dimanĉo, la 16-a de novembro.
👥 Se vi reprezentas junularan E-organizon aŭ junularan E-eventon, ni havas specialan spacon por vi: la Virtuala Movada Foiro (ViMF)! Petu vian virtualan budon ĉi tie ĝis la 16-a de novembro.
🔗 Legu plian informon en nia retejo.

❤4
Elektu novajn komitatanojn B! 🙌
Se vi estas Individua Membro de TEJO, vi ricevis voĉdonbalotilon al via retpoŝto. Kontrolu vian poŝtkeston kaj spamujon por la letero de balotilo.org kaj voĉdonu por viaj preferataj kandidatoj.
La voĉdona periodo daŭros ĝis la 22-a de novembro 2025.
🔗 Legu la priskribojn de la kandidatoj en nia retejo.

❤1
This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
EBLAS NUN ALIĜI AL IJK 2026!
La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos en Tiana, Katalunio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026.
Partoprenu en la 82-a IJK por sperti:
🌑 tre raran plenan suneklipson,
🍷 ĝui regionon riĉan pri kulturo, historio kaj gastronomio, kaj
🐬 pasigi varman someron ĉe belaj plaĝoj kaj verdaj arbaroj kun esperantistoj de la tuta mondo!
La unua aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de januaro 2026. Aliĝu ĝis la 15-a de decembro kaj ricevu senpagan T-ĉemizon!
Pliaj detaloj en ijk2026.tejo.org.

❤13😎1
Forpasis Rob Moerbeek (1936-2025), nederlanda samideano kiu dediĉis sian plenan vivon al Esperanto, kiel oficisto de UEA en la Centra Oficejo de Roterdamo kaj volontulo post sia emeritiĝo.
Rob estis provleganto de plej diversaj Esperanto-publikaĵoj, inkluzive de nia revuo Kontakto.
Karmemora por generacioj de TEJO-volontuloj, kiuj havis la ŝancon labori kun li sed ankaŭ ĝui lernoplenajn, spritajn kafpaŭzojn en CO danke al li, Rob estis ĉiama modelo de optimismo, bonkoreco, pacienco kaj afableco.
Kondolencojn al liaj familio kaj amikoj kaj al la tuta Esperanto-komunumo.

😢21❤8🙏2
TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni!🎥
La ĉi-jara temo de la filmeto estas “Kion signifas por vi paco?”. 🙏✌️
Faru filmeton pri via propra sperto, ideoj kaj sentoj pri paco kaj kundividu kun la mondo!
La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video, kiun ni publikigos la 15-an de decembro, okaze de la Zamenhofa Tago.
📅 La limdato por sendi viajn videojn estas la 12-a de decembro 2025 (12:00 UTC). Tamen, se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.
📌 Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke en via filmeto vi parolu en Esperanto!
Legu plian informon pri kiel kontribui en nia retejo.

❤3
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
Ĉu vi timis 🙀 neniam vidi la finon de la unua sezono de Esperanto senlime? Bonŝance ne estas tiel! Notu ✍️ la datojn, ĉar ĉiun sabaton de decembro aperos nova video. La unua spekteblos la 6-an de decembro 📆 dum la 6-a Virtuala Kongreso. La plej amuzaj defioj ankoraŭ atendas vin!
❤10🔥1
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
Jam disponeblas nova video 📺 de Esperanto senlime!! Kuru 🏃♀️kiel la partoprenantoj por spekti ĝin. En Tuluzo ni rekontiĝos kun lokanoj kaj la teamoj kunlaboros por traduki la defiojn. Ju pli tutmonda 🌐 des pli da poentoj. Kiu venkos ĉifoje?
❤6🍾1
SENPAGA T-ĈEMIZO POR LA UNUAJ ALIĜINTOJ 🎉
Aliĝu al IJK 2026 ĝis la 15-a de decembro 2025 kaj ricevu tute senpagan kongresan T-ĉemizon + plej malaltajn programkotizojn!
Ne maltrafu la daton kaj aliĝu nun.
🔗 Retejo de IJK 2026
📝 Aliĝilo

🔥5🎉2❤1
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
Ni ĝojas havi kalendaron 📅 por la fino de la unua sezono de Esperanto senlime, sed se vi volis kompreni kial 🤔 granda paŭzo okazis, la sekva epizodo helpos solvi viajn dubojn 🤯. Dankon Benĝi pro via laboro kaj dankon Rogener por preni tiun malfacilan taskon 💚💚💚
❤9
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
Frapoj 👊, konfusoj 🧐 kaj festo 🥳 atendas vin ĉisemajne en Esperanto senlime. La teamoj daŭre klopodos trovi respondojn al demandoj en lingvoj kiujn ili ne komprenas kaj eĉ lernos ke la respondo por ĉio ne ĉiam estas Zamenhof! 🤯 Malkovru tiun kaj aliajn aventurojn en la plej freŝa video de ĉi tiu vojaĝkonkurso!
❤9
Feliĉan Zamenhofan Tagon! 💚🎉
Ĉi-jare ni demandis al esperantistoj “Kion signifas por vi paco?”.
Ni ricevis diversajn respondojn de niaj samideanoj.
Spektu la videon en nia Youtube kanalo.

❤20
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
La teamoj de Esperanto senlime konkuras 🏆 por unue alveni al Barcelono. Kiu teamo venkos ĉifoje🥇? Atendu videon plena je perfidoj kaj strategioj por gajni la lastajn vojaĝajn poentojn, kun devojiĝoj 🛣 al aliaj landoj kaj proponoj por la IJK en 2026. Ne maltrafu la plenan videon en 2 tagoj!
❤7
This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
Jam aperis la antaŭlasta video de Esperanto senlime! Ĝi plenas je komplotoj kaj perfidoj 🔪, strangaj devojiĝoj 🦶kaj eĉ sovaĝaj bestoj 🐗. Spektu la videon por scii kiu plej proksimas al la unua pozicio!
❤11
Venis via tempo por aktive agadi en TEJO!
Iĝu estrarano de TEJO kaj faru ŝanĝojn en nia organizo.
Bonvenas kandidatiĝoj de membroj kiuj interesiĝas pri la sekretaria posteno aŭ pri la aliaj.
Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 30-a de januaro 2026 kun via vivresumo, motiviĝletero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.
Pli da informo estas en nia retejo.

Varmego 🥵 malhelpas la teamojn en la lasta defio🏃♀️🏃♂️ Ĉiu teamo devas trovi 3 turismajn lokojn sen uzi mapon 🚫🗺 kaj parolante nur Esperanton! Ĉu ili atingos sukcese demandi? La fino de Esperanto senlime alvenas!!!!!". Do, ek spektu la lastan ĉapitron de la unua serio en Esperanto🥇, kiu teamo atingos plej da poentoj? Sed atentu: vi havos oportunon influi la rezulton. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevos enketon por doni la lastajn poentojn 💯 Aliĝu al TEJO por subteni vian preferatan teamon!
❤11👍1
Forwarded from IJK 2026 Informas
🦎 Ne lacertu en Katalunio kaj pretiĝu por la mojosa IJK 2026 | 82-a Internacia Junulara Kongreso!
Ni kunhavigas plej utilajn frazojn, por ke vi jam povu navigi en la kongresurbo kiel lokano.
Pli da informo kaj la aliĝilo.

❤12
TEJO-seminario en Kipro 🇨🇾
Legu la artikolon de Kjara, TEJO-volontulo, pri ŝia sperto en la seminario ⭐️
Dum kvin tagoj 20 junuloj el diversaj eŭropaj landoj traktis temojn kiel interkultura dialogo, konflikttransformado kaj packonstruado, esplorante kaj tutmondan perspektivon kaj la kompleksan historion kaj politikan realecon de la insulo 🤝
Legu la artikolon.

❤13👍1