GEJ INVITAS VIN AL JES: ĈIJARE ĜI OKAZOS EN GERMANIO
De la 28 decembro ĝis 4 januaro, okazos la sekva JES!
JES estas granda junulara Esperanto-evento ĉirkaŭ silvestro. Ĉe JES atendas vin multaj atelieroj, ekskursoj, koncertoj, ludoj kaj pli.
La ĉi-jara loko, Burg (Spreewald), estas ĉirkaŭata de bela naturo, kaj ĝi fakte jam gastigis JESon en la pasinteco! Plej grave, se vi venas de for: Ĝi tre facile atingeblas ekde Berlino.
Aliĝu ankoraŭ ĝis la 4a de oktobro por profiti de pli favoraj prezoj.
Jen la retejo kaj aliĝilo de JES

❤9🎄2
KONTRIBUU AL ESPLORO PRI SINTENOJ AL LINGVA JUSTECO!
TEJO kaj Civiencia invitas vin partopreni en scienca esploro pri sintenoj al lingva justeco. 💬
La celo estas kompreni lingvajn identecojn kaj esprimiĝojn, inkluzivecon, perceptojn pri nuna stato de lingva (mal)justeco kaj dezirojn pri la monda lingva stato. 🌍
Vi povas helpi en la kolektado de datumoj por la esploro plenigante la enketilon “Mia lingvo” en la programo Konuvin. 🔍
Enketilo.

❤5👍1
📌 Ni serĉas 20 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?📌
Tiu, kiu volas kandidatiĝi…
▪️Estas entuziasmeca junulo, kiu aĝas inter 16 kaj 35 jarojn;
▪️Loĝas en membroŝtato de Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
▪️Kapablas korekte komuniki en Esperanto kaj kompreni la anglan lingvon;
▪️Povas ĉeesti la tutan seminarion;
▪️Estas interesitaj pri interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado;
▪️Aktivas, aŭ aktivemas, pri junulara agado.
La seminario okazos de mardo, la 25-an de Novembro (alventago), ĝis lundo, la 1-an de Decembro (forirtago). La partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Pervolia, Kipro.
La partopreno kostas 55 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de TEJO danke al subvencio de KdE, kaj ni repagos ĝis 350 eŭrojn por vojaĝaj kostoj prezentante la koncernajn kvitancojn.
Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ la limdato de lundo, la 29-an de Septembro 2025.
legu plian informon en nia retejo.

❤🔥6🤔2👏1
IJK 2026 OKAZOS EN TIANA, KATALUNIO
La venonta IJK okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026, en kongresejo apartenanta al la urbeto Tiana, tre proksima al la ĉefurbo de Katalunio, Barcelono. 💛❤️
☀️ IJK 2026 estos speciala ankaŭ pro unika sperto kiun ĝi proponos al ni: la 12-an de aŭgusto vespere oni povos spekti plenan suneklipson, kiu videblos preskaŭ nur en Iberio.
📍 Rezervu la datojn kaj restu atenta pri novaĵoj, ĉar baldaŭ aperos la aliĝilo kaj aliaj informoj.📅
Legu plian informon en la retejo.

❤23🎉1
Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 83-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2027!
TEJO nun oficiale malfermas la alvokon por organizi la IJK-n en 2027. Ĉu ĝi okazu en via lando? Daŭrigu kun ni la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo!
Anoncu vian intereson laŭeble plej frue aŭ sendu viajn demandojn skribe al oficejo@tejo.org, kaj ni laŭeble helpos vin pri via kandidatiĝo. Sendu vian plenigitan kandidatiĝon ĝis la 16-a de januaro 2026 (vendredo).
Plenaj detaloj kaj rimedoj troviĝas ĉe mia retejo.
Ni pacience atendas vian kandidatiĝon!

❤7👀3
Ĉu vi akre trafas misuzojn de la lingvo?
Kaj amas bele verkitajn tekstojn?
Ni serĉas provlegantojn por nia revuo! Kontakto estas juneca periodaĵo, kiu po du monatoj prezentas al esperantujo freŝajn kaj instigajn artikolojn kaj artaĵojn. Ni, tamen, unue zorgas pri la gramatika kaj leksika alĝustigado de la tekstoj. Por ke la revuo estu ĉiam altkvalita, ni bezonas vian helpon!
La tasko de provleganto estas senkomplika, sed nepra: ri devas legi kaj korekti artikolojn antaŭ ili aperas.
Helpu nin daure diskonigi bonegajn kreaĵojn kaj fariĝu parto de nia teamo!
Skribu al la retadreso kontakto@tejo.org por sinproponi kiel provleganto. Ne bezonatas sendi nek vivresumon nek motiviĝleteron, se ja tempodisponon. Se vi interesiĝas, ne hezitu mesaĝi nin :)

❤7
This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
📌 Ni serĉas 20 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?📌
Tiu, kiu volas kandidatiĝi…
▪️Estas entuziasmeca junulo, kiu aĝas inter 16 kaj 35 jarojn;
▪️Loĝas en membroŝtato de Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
▪️Kapablas korekte komuniki en Esperanto kaj kompreni la anglan lingvon;
▪️Povas ĉeesti la tutan seminarion;
▪️Estas interesitaj pri interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado;
▪️Aktivas, aŭ aktivemas, pri junulara agado.
La seminario okazos de la 25-an de Novembro ĝis la 1-an de Decembro. La partoprenontoj loĝos en Pervolia, Kipro.
La partopreno kostas 55 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de TEJO danke al subvencio de KdE, kaj ni repagos ĝis 350 eŭrojn por vojaĝaj kostoj prezentante la koncernajn kvitancojn.
Vi povas kandidatiĝi antaŭ la limdato de lundo, la 29-an de Septembro 2025.
Legu plian informon en nia retejo.

❤8
Ni bonvenigas kandidatiĝojn por la Komitatano C de TEJO
Elektebla estas 1 Komitatano C, kiu oficos ĝis la 30-a de novembro 2027. Kandidatiĝi rajtas individuaj membroj naskiĝintaj inter la 1-a de decembro 1991 kaj la 1-a de decembro 2007.
Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi la jenajn informojn al kandidatigxoj@tejo.org:
- personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron);
- biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn);
- subskribon de la kandidato (akceptata estas ankaŭ teksta subskribo en retpoŝta mesaĝo);
- subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume 5 Junaj Amikoj de Esperanto el minimume 2 landoj.

❤2🤨1
IĜU KOMITATANO DE TEJO
Ni bonvenigas kandidatiĝojn por la Komitatano B de TEJO, kiu oficos ĝis la 30-a de novembro 2027.
Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO.
Kandidatiĝi rajtas membroj naskiĝintaj inter la 1-a de decembro 1991 kaj la 1-a de decembro 2007.
Kiel kandidatiĝi:
Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi la jenajn informojn al kandidatigxoj@tejo.org:
- personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)
- biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)
- subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2025 el minimume du landoj
Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 31-an de oktobro 2025 (inklude).
Pli da informo estas en nia retejo.

❤2
📢 TEJO invitas vin aliĝi al retaj trejnadoj pri multaj diversaj temoj! Ĉi-foje ni organizas trejnadon pri efika prezentado kaj retoriko. 💬
💡 Vi lernos okazigi trejnadon, kiu estas atentokapta, enhave trafa kaj praktika. Krome vi lernos ellabori planon, laŭ la profilo de la publiko, kaj ekkonos strategiojn pri tio, kiel efike prezenti antaŭ kamerao.
📅 Dato: 25.10.2025
🕑 Horaro: 14:00–16:00 UTK
🗣️ Trejnisto: Leandro Abrahão
🌐 Platformo: ZOOM
Aliĝu al la Telegram-grupo de Aktivulaj Trejnadoj, kie ni sendos la ligilon al la trejnado antaŭ la komenco!

Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Konradon! ⭐️
Konrad rakontos pri siaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, kolegoj kaj la vivo en Roterdamo.☀️
🔗Legu la plenan intervjuon en nia retejo.

❤28🔥1🥰1👏1
Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Franĉeskon! ⭐️💚
<...>
💭 Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo…?
💬Kvankam mi ankoraŭ ne havis tempon formi kompletan bildon pri la laboro, mi jam nun povas diri, ke mi estas ege feliĉa pri la etoso. La domo, la urbo kaj miaj kolegoj helpas min multe por senti min hejme post tiel mallonga tempo.

❤7🔥6
☀️Ĉu vi jam sendis vian kandidatiĝon por iĝi komitatano de TEJO?
Se ne, vi ankoraŭ havas tempon – kandidatiĝu ĝis la 31-a de oktobro. 📅
📌Sendu vian vivresumon, motivleteron kaj subtenleterojn al kandidatigxoj@tejo.org
Legu pliajn infromojn ĉi tie:
Komitatano B
Komitatano C

❤1
Lernu pri Esperanto – ricevu 6 ECTS 📝
📍8 Eŭropaj universitatoj invitas studentojn el la tuta Eŭropo aliĝi al programo BIP-Erasmus+ (Blended Intensive Programme) pri Esperanto – “Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation”.
📖 La vojaĝkostoj estos financataj de Erasmus, kaj la studentoj povos akiri 6 kredit-poentojn (ECTS) utiligeblajn por validigi en siaj propraj diplomstudoj.
📚Se kandidatoj jam scipovas Esperanton, ili ne bezonos ĉeesti la enkondukan lingvokurson dum la unua parto de la programo.
Kandidatoj povas esti studentoj el la tuta Eŭropo, el diversaj universitataj niveloj (bakalaŭra, magistra, doktora), kaj el iu ajn studfako.
📩 Por partopreni en la programo, interesatoj povas kandidatiĝi per sendo de kandidatiĝletero ĝis la 15-a de novembro 2025 (letero sendebla rekte al la retadreso philippe.planchon@univ-tours.fr).
🔗 Legu plian informon en nia retejo.

❤13
Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Kjara! ⭐️
Kion vi ŝatus lerni, sperti kaj atingi dum via volontulado?
Dum mia volontulado mi volas lerni kiom eble plej multe pri la lingvo kaj la esperantista kulturo, kaj sperti persone kiel funkcias internacia komunumo. Mi ŝatus ankaŭ krei projekton, kiu povus interesi kaj allogi homojn, kiuj neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto.
🔗Legu la plenan intervjuon en nia retejo.
Kion vi ŝatus lerni, sperti kaj atingi dum via volontulado?
Dum mia volontulado mi volas lerni kiom eble plej multe pri la lingvo kaj la esperantista kulturo, kaj sperti persone kiel funkcias internacia komunumo. Mi ŝatus ankaŭ krei projekton, kiu povus interesi kaj allogi homojn, kiuj neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto.
🔗Legu la plenan intervjuon en nia retejo.
❤9🔥2
🙌 TEJO apartenos al la estraro de CoNGO, ĝi estas organizo kiu reprezentas la intereson de ne-registaraj organizoj en oficialaj rilatoj kun UN.
TEJO estis unu el la dudek ok organizoj kiuj kandidatiĝis kaj ricevis unu el la dudek estraraj postenoj por la nova CoNGO-estraro 2025/29, kaj la nura ekskluvize junulara kaj esperantista organizo. Tio estas historia atingo, estante la unua fojo en la historio de TEJO en kiu ni apartenos al la estraro de CoNGO. 🌟
Ni elkore sekvos la vojon kaj laboron por lingvaj rajtoj kiun UEA konstruis dum la pasintaj du estrarmandatoj de CoNGO.💚
Legu la plenan artikolon en nia retejo.

🔥14❤2
Junaj esperantistoj, ni partoprenu en la 6-a Virtuala Kongreso (VK)!
🌐 Partoprenu en la 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 4-a ĝis la 7-a de decembro 2025. La Virtuala Kongreso estas la plej granda reta evento en nia komunumo kaj ĉiujare aliĝas pli ol mil homoj. Ĝin organizas UEA.
📝 La bona novaĵo estas ke vi ankoraŭ povas aliĝi, tute senpage, ĝis la 23-a de novembro se vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2025. Ĉu vi ankoraŭ ne estas individua membro? Jen rara oferto: pagu nur vian membrokotizon de UEA por 2026 kaj vi aŭtomate fariĝos membro por 2025 kaj aliĝos al VK, senpage! Faru tion en ĉi tiu paĝo.
🌟 Vi anoraŭ povas kontribui al la programo de VK 2025! Ne hezitu proponi viajn kontribuojn per ĉi tiu formularo ĝis dimanĉo, la 16-a de novembro.
👥 Se vi reprezentas junularan E-organizon aŭ junularan E-eventon, ni havas specialan spacon por vi: la Virtuala Movada Foiro (ViMF)! Petu vian virtualan budon ĉi tie ĝis la 16-a de novembro.

❤4
Elektu novajn komitatanojn B! 🙌
Se vi estas Individua Membro de TEJO, vi ricevis voĉdonbalotilon al via retpoŝto. Kontrolu vian poŝtkeston kaj spamujon por la letero de balotilo.org kaj voĉdonu por viaj preferataj kandidatoj.
La voĉdona periodo daŭros ĝis la 22-a de novembro 2025.
🔗 Legu la priskribojn de la kandidatoj en nia retejo.
Se vi estas Individua Membro de TEJO, vi ricevis voĉdonbalotilon al via retpoŝto. Kontrolu vian poŝtkeston kaj spamujon por la letero de balotilo.org kaj voĉdonu por viaj preferataj kandidatoj.
La voĉdona periodo daŭros ĝis la 22-a de novembro 2025.
🔗 Legu la priskribojn de la kandidatoj en nia retejo.
❤1
This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
EBLAS NUN ALIĜI AL IJK 2026!
La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos en Tiana, Katalunio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026.
Partoprenu en la 82-a IJK por sperti:
🌑 tre raran plenan suneklipson,
🍷 ĝui regionon riĉan pri kulturo, historio kaj gastronomio, kaj
🐬 pasigi varman someron ĉe belaj plaĝoj kaj verdaj arbaroj kun esperantistoj de la tuta mondo!
La unua aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de januaro 2026. Aliĝu ĝis la 15-a de decembro kaj ricevu senpagan T-ĉemizon!
Pliaj detaloj en ijk2026.tejo.org.

❤13😎1
Forpasis Rob Moerbeek (1936-2025), nederlanda samideano kiu dediĉis sian plenan vivon al Esperanto, kiel oficisto de UEA en la Centra Oficejo de Roterdamo kaj volontulo post sia emeritiĝo.
Rob estis provleganto de plej diversaj Esperanto-publikaĵoj, inkluzive de nia revuo Kontakto.
Karmemora por generacioj de TEJO-volontuloj, kiuj havis la ŝancon labori kun li sed ankaŭ ĝui lernoplenajn, spritajn kafpaŭzojn en CO danke al li, Rob estis ĉiama modelo de optimismo, bonkoreco, pacienco kaj afableco.
Kondolencojn al liaj familio kaj amikoj kaj al la tuta Esperanto-komunumo.

😢21❤8🙏2
TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni!🎥
La ĉi-jara temo de la filmeto estas “Kion signifas por vi paco?”. 🙏✌️
Faru filmeton pri via propra sperto, ideoj kaj sentoj pri paco kaj kundividu kun la mondo!
La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video, kiun ni publikigos la 15-an de decembro, okaze de la Zamenhofa Tago.
📅 La limdato por sendi viajn videojn estas la 12-a de decembro 2025 (12:00 UTC). Tamen, se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.
📌 Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke en via filmeto vi parolu en Esperanto!
Legu plian informon pri kiel kontribui en nia retejo.

❤3