AE Taĝikio
17 subscribers
213 photos
5 files
19 links
Asocio de Esperantistoj de Taĝikio
Download Telegram
to view and join the conversation
Saluton karaj samideanoj! Ĉi-semajne ni havos renkontiĝon ĉe la domo de nia kara majstro, Sinjoro Firdaŭs. Li invitis min viziti lin sabate aŭ dimanĉe je la 3a ptm. Ĉiu, kiu volas renkontiĝi, bonvolu mesaĝi min kaj diru, ĉu vi volas renkontiĝi sabate aŭ dimanĉe. Dankon!
Saluton karuloj, vi ĉiuj estas invititaj veni al la domo de nia kara majstro, S-ro Firdaŭs, kaj kunsidi hodiaŭ je la tria. Ni verŝajne manĝos pilafon kaj estos kelkaj bonaj amikoj. Ĝis!
This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
Bonvolu viziti nian landon pro interesaj festoj! Ankaŭ vi povos surmeti tekruĉon kaj bonguste sin verŝi!! Tre festeme!
Esperantaj blinĉikoj!
Tiu ĉi estas ujgura kanto, kiun mi trovis rete. La ujguroj (simpligite: 维吾尔族; tradicie: 維吾爾族; pinjine: Wéiwú'ěr zú; ujgure: ئۇيغۇر; turke: Uyghur) estas etna grupo kiu loĝas en la nordokcidentaj regionoj de Ĉinio, ĉefe en la Aŭtonoma Ujgura Regiono Xinjiang.

Ankaŭ en Taĝikio loĝas kelkaj ujguroj, kaj ili havas restoraciojn en Duŝanbe. Ŝinĝjango (Xinjiang) estas granda regiono de Ĉinio, kiu troviĝas apud Taĝikio. Pro tio, la manĝaĵoj, vestaĵoj, kulturo, kaj vivmaniero de ujguroj estas tre similaj al tiuj de taĝikoj. Fakte, "taĝikoj" ankaŭ estas alia oficala etna grupo en Ĉinio.

La lingvo de ujguroj estas ege proksima al la uzbeka lingvo, kaj tiuj ĉi turkdivenaj lingvoj enhavas grandan influon el la persa lingvo (alinome "la taĝika"). La stilo de tiu ĉi kanto estas komuna al taĝikaj kantoj, kaj vi rimarku la ĉefajn vortojn "jâr" (یار kompano/amatulo) kaj "dūst" (دوست amiko): Jâri gule, dusti gule!

http://youtu.be/CuVNYtmYv8w
Karaj samideanoj en nia klubo,

Post kvin tagoj mi forflugos el Taĝikio kaj komencos miajn studadojn en Maŝhado, Irano. Morgaŭ je la 12:00 la klubo planas renkontiĝon ĉe Firdaŭs por tagmanĝo. Li ĉiam kuiras bongustegan pilafon.

Mi invitas ĉiujn esperantistojn veni kaj manĝi kune. Ĝi estos mia fina renkontiĝo en nia bela lando. Tiam ni diru: Ĝis la fina venko!

Amike,
Benjamin
Kuko el Japanio