KLF estas Nova Esperantujo?
188 subscribers
3 photos
1 video
23 links
Klariga kanalo pri la kulturego kaj kulturaĵoj de Nova Esperantujo. Novuloj ne plu havas pretekstojn eviti kloakaniĝi.
ESPERANTISTOJ DE LA MONDO, UNUIĜU KAJ DISKUTU AKRE KAJ POSTE KABEU!
@Esperantujoo

Ligilo al la kanalo: https://t.me/+Uba2wuP3t3QzMDYy
Download Telegram
Cabo estas mallongigo de cisgenra aliseksema blankuliĉo. Ĉi tiu vorto kreiĝis kaj populariĝis en la Telegrama kanalo Anonima Esperanta Babilado en 2019, precipe por priparoli blankajn virojn, kiujn oni konsideras privilegiitaj aŭ malhelpaj al la celoj de progresemaj movadoj.
👍2👎1🤯1
Sopo estas mallongigo de subterloĝanta onanema porĉiamvirgulo. Ĝi estas malestima vorto por priparoli precipe virojn aŭ knabojn, kiujn oni taksas nerdaj kaj sen sufiĉaj sociaj kapabloj. Kiel cabo, ĉi tiu slangaĵo verŝajne naskiĝis en la Telegrama kanalo Anonima Esperanta Babilado (AEB) kaj el tie ĝi disvastiĝis al aliaj anguloj de la Esperanta interreto, kiel la Bonkora Anonima Babilejo (BAB) kaj Nova Esperantujo.
👍2👎2👏1🤔1
La Kloaka Skismo, ankaŭ konata kiel la Granda Skismo aŭ simple la Skismo, estas disiĝo en la kloaka movado, kiu okazis la 21-an de majo de 2023, kiam la rusa esperantisto EK akiris la regadon de la grupo Nova Esperantujo. Kontraŭuloj de la ŝanĝo en la administrantaro nomis tion puĉo kaj kreis sian propran grupon, nun nomatan Kloaka Respubliko.

Tiel, la Kloako dividiĝis en du grupojn: Nova Esperantujo kaj la Kloaka Respubliko. Tiuj, kiuj konsideras Novan Esperantujon la vera Kloako, nomiĝas ekistoj aŭ milhavembristoj*. Tiuj, kiuj konsideras la Kloakan Respublikon la leĝitima Kloako, nomiĝas gorenistoj, pro la ĉefa opoziciulo al EK, kiu estas Goren, aŭ respublikanoj, pro la nomo de la grupo. Ankaŭ ekzistas ekumena skolo, kiu celas la reunuiĝon de la kloaka movado kaj serĉas pacon inter ekismo kaj gorenismo.

*Pro tio ke la tiel nomata puĉo de EK okazis en la kloaka monato milhavembro.
3👏3🔥2
La Bonkora Anonima Babilejo (BAB) estas Telegrama kanalo kreita la 26-an de aprilo de 2020 por permesi anonimajn konversaciojn en Esperanto. En tiu kanalo, ĉiuj partoprenantoj estas administrantoj; tiel, kiam oni skribas mesaĝon, neniu povas vidi kiu estas la sendinto, ĉar ĝi aperos kiel mesaĝo de la kanalo mem.

BAB estis fondita kiel moderigita alternativo al la Anonima Esperanta Babilado (AEB), kies preskaŭ kompleta manko de administrado kondukis al granda degenero. En AEB ofte troviĝis pornaĵoj kaj ĉikanado al esperantistoj, inter aliaj fiaĵoj. Tiel, kelkaj uzantoj sentis la neceson havi anoniman babilejon kun pli da superrigardo por eviti la plej toksajn tendencojn de anonimuloj.

Pluraj el la administrantoj de BAB havas la rajton forigi la mesaĝojn de aliaj partoprenantoj/administrantoj; pro tio, ili estas konataj kiel superadministrantoj.

Por partopreni en BAB, oni aliĝu al ĝi kaj oni petu en Nova Esperantujo aŭ la Kloaka Respubliko la administrantigon.

Membroj de BAB estas konataj kiel babanoj.
👍5🥰2
Mia kato mortis hodiaŭ mdr. La 8-an de aŭgusto de 2021, la usona kloakano Adam sendis en Nova Esperantujo la mesaĝon "Mia kato mortis hodiaŭ mdr". Pro tio, ke la mesaĝo ŝajnas ride paroli pri malĝoja okazo, ĝi ŝokis aliajn uzantojn kaj ĝi fariĝis fifama en la grupo. Laŭ klarigoj de Adam, lia rido estis reago al la ironio, ke lia kato mortis en festotago rilata al katoj. Malgraŭ tio, la esprimo memeiĝis kaj homoj komencis parodii ĝin per similaj frazoj por priparoli malĝojindaĵojn.
😢2🤣2👍1😁1
Doksi estas senkonsente malkaŝi privatajn aŭ nepublikajn informojn pri alia interreta uzanto, kiel la vera nomo, adreso, fotoj, ktp. La vorto "doksi" venas el la angla interreta slangaĵo doxx.

Ekzempla frazo:
Adamo estis silentigita dum 27 horoj, ĉar li doksis alian kloakanon.
👾5
Kloakaj valoroj estas la principoj, kiuj inspiras la kloakan kulturon. La ĉefa el tiuj principoj estas esprimlibereco, sed ankaŭ estas aliaj: trolado, fekafiŝado, akceptado de kvereloj kaj akraj disputoj kiel normala komunikmaniero kaj, ĝenerale, nekonformiĝo al kutimaj sociaj reguloj kaj al tio, kion oni konsideras "politika korekteco". La kloaka kulturo ne estas taŭga por ofendiĝemuloj aŭ homoj, kiuj nur volas ĝojan, pozitivan etoson la tutan tempon. Ĝi ja estas taŭga por homoj, kiuj ŝatas petoli kaj polemiki. Alia grava valoro de la kloaka kulturo estas strangeco: stranguloj kaj vizitdevuloj estas bonvenaj en la Kloakverso.

Oni festas la kloakan kulturon la 20-an de aprilo, kiu estas la datreveno de la unua fojo, en kiu oni nomis Novan Esperantujon "kloako". Kloakaj valoroj ankaŭ estas memorataj la 18-an de julio, datreveno de la fondo de Nova Esperantujo.
6👏3🎉2
La Kloakverso, aŭ la Granda Kloako, estas la aro de Telegramaj grupoj kaj kanaloj inspiritaj de la kloaka kulturo kaj regataj de kloakanoj. La Kloakverso konsistas el almenaŭ la jenaj grupoj kaj kanaloj:

Nova Esperantujo (NE), la origina Kloako, kreita la 18-an de julio de 2020;

• la Kloaka Respubliko (KR), unue nomita Esperanta Respubliko, kreita la 21-an de majo de 2023, konsekvence de la Granda Skismo;

• la kanalo pri novaĵoj Kontraŭ Espero (KE), kreita la 11-an de oktobro de 2018, kaj ties babilejo (KB), kreita la 20-an de decembro de 2021;

Bonkora Anonima Babilejo (BAB), kreita la 26-an de aprilo de 2020.
👍32👎1
Pugvundiĝi. Oni diras, ke homo pugvundiĝis, aŭ ke tiu homo estas pugvundita, kiam li aŭ ŝi reagas kolere kaj ofendite al kritiko aŭ argumento. La esprimo estas uzata ekde almenaŭ 2020 kaj ĝi verŝajne unue aperis en AEB.

Ekzemplo:

A: Mia ĉemizo estas belega kaj ĝi nur kostis 30 eŭrojn.

B: 30 eŭrojn? La mia estas preskaŭ identa kaj ĝi kostis 10 eŭrojn.

A: Fek al vi, la mia estas mil fojojn pli bela! Vi neniam havos ĉemizon kiel la mia.

B: Mdr vi pugvundiĝis.
🤣4👍3😁2
Ursa angulo. Fora loko, malproksima de tio, kion oni konsideras civilizacio. Ĉi tiu kloaka esprimo estas paŭsaĵo de la rusa медвежий угол, kun identa signifo. Verŝajne, la rusa esprimo venas de tio, ke ursoj kutime iras al izolitaj lokoj por vintrodormi.

Ekzempla frazo:

Li ne plu partoprenas en la Kloako, ĉar li nun loĝas en ursa angulo sen aliro al interreto.
👍4🥱1
Tago de la KloakoTago de Nova Esperantujo. Tiun tagon oni festas la 18-an de julio, memore de la fondo de la grupo Nova Esperantujo, kiu okazis la 18-an de julio de 2020. Ĝi estas unu el la plej gravaj datoj por kloakanoj, kune kun la Tago de Kloaka Fiereco.
🍾61
Tutpiĉiĝi. Komplete freneziĝi, (ek)agi tre neracie. Ĝi estas paŭsaĵo de la rusa пиздануться, kiu laŭvorte signifas "piĉiĝi" (kiu, siavice, estas slanga vorto por "freneziĝi"), kun la aldono de la Esperanta tut- por indiki kompletecon.

Ekzempla uzo:

- Kio okazas al li? Li komencis spami sensencaĵojn kaj insulti ĉiujn.
- Mi ne scias, sed iu malkonsentis kun li kaj li subite tutpiĉiĝis.


Averto: la uzo de ĉi tiu slangaĵo estis kritikita pro seksismo, ĉar ĝi ŝajnas krei ligon inter "piĉo" kaj frenezeco. Tial, kelkaj trovas ĝin malrekomendinda kaj evitinda.
🤣4🥰2
Kloakano de la Jaro estas titolo donita al tiu, kiun la komunumo konsideras la plej elstara kloakano de la koncernata jaro. La ricevanto de ĉi tiu alta honoro estas elektita per enketo aŭ enketoj, kutime en decembro de ĉiu jaro. La unua premiito per ĉi tiu titolo estis la ukrainino Daria, elektita Kloakano de la Jaro 2021 la 2-an de januaro de 2022. La titolo ankoraŭ ne ekzistis en 2020, unua jaro de la Kloako.

Kune kun la Kloakano de la Jaro, oni ankaŭ elektas la Subkloakanon de la Jaro. Tiu, kiu atingas la duan lokon en la (fina) enketo, estas elektita Subkloakano de la Jaro. Povas esti pli ol unu Subkloakano de la Jaro se ekzistas egaleco inter pluraj kandidatoj ĉe la dua loko.


Listo de Kloakanoj kaj Subkloakanoj de la Jaro

2021
Kloakano de la Jaro: Daria
Subkloakano de la Jaro: Miguel (ankaŭ konata kiel kabeinto li pona)

2022
Kloakano de la Jaro: Dimitri
Subkloakanoj de la Jaro: EK kaj Kriĵik (egale)

2023
Kloakano de la Jaro: Cevdet
Subkloakanoj de la Jaro: Kivio, EK kaj Veotri/Vadim (egale)

2024
Kloakano de la Jaro: Veotri/Vadim
Subkloakano de la Jaro: Wine Widow

2025
Kloakano de la Jaro: Jakobo
Subkloakano de la Jaro: ILYA


Maniero elekti

Se estas ne pli ol dek kandidatoj por Kloakano de la Jaro, oni faras unu solan neanoniman enketon, kun fiksitaj dato kaj horo por ĝia fino. Kandidatoj estas proponitaj de la komunumo. Povas esti kandidatoj ĉiuj aktivaj uzantoj de Nova Esperantujo aŭ de la Kloaka Respubliko. Povas voĉdoni nur membroj de tiuj grupoj en la momento de komenco de la enketo.

Se estas pli ol dek kandidatoj, sed ne pli ol dudek, oni distribuas ilin hazarde en du grupojn, A kaj B, kun la sama nombro da kandidatoj en ĉiu grupo, se eble. Poste, oni faras du apartajn enketojn, unu por ĉiu grupo. La kvin plej popularaj kandidatoj de ĉiu grupo pasas al la tria kaj definitiva enketo, kiu havas dek opciojn. Se en unu el la du unuaj enketoj, estas egalaj rezultoj inter la malplej popularaj kandidatoj, la organizanta administranto elektas kiun forigi inter ili.

La plej voĉdonita kandidato en la fina enketo ricevas la titolon Kloakano de la Jaro. Tiu aŭ tiuj en la dua pozicio ricevas la titolon Subkloakano de la Jaro.

Se atingita la horo por la fino de la enketo neniu kandidato havas pli da voĉdonoj ol la ceteraj, la organizanta administranto povas plilongigi la enketon.

La organizanta administranto klopodos por ke ne estu pli ol 20 kandidatoj, por ne tro longigi la procedon. Tamen, se estus absolute necese havi pli ol 20 kandidatojn, oni povas krei tri aŭ pliajn grupojn por kribri la malplej popularajn.
4👍2
Flava domo estas kloaka slangaĵo por mensmalsanulejo. La esprimo estas paŭsaĵo de la rusa жёлтый дом (“flava domo”), kiu aludas lokon por frenezuloj. La origino de tiu esprimo povas veni de tio, ke en Peterburgo ekzistis fama malsanulejo, kiu havis parton dediĉitan al homoj kun mensaj malsanoj, kaj kiu estis farbita flave. En la Kloako, oni rekomendas flavan domon al iu, kiam oni taksas lin aŭ ŝin vizitdeva. La unuaj uzoj de la esprimo “flava domo” kun tiu senco okazis en 2022.
👍21