This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
Priskribo de la plej aktivaj kloakanoj
😁9👍7
ME. Mallongigo de Malnova Esperantujo. Per tiu nomo oni distingas Novan Esperantujon de la grupo antaŭe konata kiel Esperantujo 🍀, nun nomata Hazardaĵoj de Esperanto ekde la 3-a de majo de 2022. (Malnova) Esperantujo estis kreita la 5-an de decembro de 2015 kaj baldaŭ fariĝis la ĉefa Telegrama grupo por esperantistoj. Tamen, pro la skandalo konata kiel Pafilogate (aŭ Pafilogejto), okazinta la 18-an de julio de 2020, kreiĝis la grupo Nova Esperantujo, por protekti esprimliberecon. Nuntempe, Nova Esperantujo (NE) estas pli vigla ol ME.
👍5🔥2💩1
KLF estas Nova Esperantujo?
GIF
Pafilogate (aŭ Pafilogejto) estas polemiko kiu okazis en Malnova Esperantujo la 18-an de julio de 2020.
La rusa esperantisto nun konata kiel EK havis la uzantnomon "Yellow Lives Matter 🌽" ("Flavaj Vivoj Gravas"). Li parolis malbone pri la pornigrula movado BLM kaj trolis; tial la administranto Marko blokis lin. Marko ankaŭ kritikis lin private pro la malrespekta uzantnomo.
Post la blokado de Flavaj Vivoj Gravas, iu afiŝis movbildon en kiu iu pafmortigas flavan rolulon. Marko tuj forigis la bildon kaj li elpensis la regulon ke oni ne rajtas afiŝi bildojn de pafiloj.
Homoj plendis kaj kelkaj komencis afiŝi pafilbildojn proteste, kio kondukis al la blokado de tiuj uzantoj fare de Marko.
Konsekvence de la okazintaĵoj de tiu tago, pluraj delongaj membroj de Esperantujo estis blokitaj pro ŝajne arbitraj aŭ bagatelaj kialoj.
Kelkaj uzantoj decidis forlasi la grupon aŭ silenti ĝis la reveno de la blokitoj, kiel protesto. Aliaj publike kritikis la decidon.
Post kelkaj tagoj, oni malblokis la ofendintojn. Stela iĝis ĉefa administranto kaj anoncis, ke oni malpermesas nur sencelan sendadon de pafilbildoj.
Tiun tagon, la 18-an de julio de 2020, oni kreis alian grupon, Nova Esperantujo, kies celo estas protekti la esprimliberecon de ties uzantoj.
Fonto: Komenco de Pafilogate

👍4
Nova Esperantujo, ofte mallongigita kiel NE kaj neformale konata kiel la Kloako, estas Telegrama grupo en Esperanto. Ĝi estis kreita la 18-an de julio de 2020 reage al la perceptita manko de esprimlibereco en la grupo Esperantujo. Kun la tempo, Nova Esperantujo iĝis granda kaj vigla spaco, kie abundas memeoj, ŝercoj kaj polemikaj diskutoj.
👍13
Wippo/Durov petuĥ/Луноход: kaŝnomoj de rusa esperantisto, kiu havas pedofiliajn tendencojn. De tempo al tempo li reaperas sub nova konto kun nova nomo por ĉirkaŭiri la blokojn, sed li estas facile rekonebla pro siaj esprimoj kaj sia malsana obsedo pri infaninoj kaj aliaj temoj. Li estas porĉiame blokita en NE pro la sendo de infanpornaĵoj, kiu kaŭzis dumtempan blokon de la grupo la 14-an de decembro de 2021.
🤮14👍5🤣4🥰2❤1💩1
Jonizuli: forlasi la grupon Nova Esperantujo. La vorto originis el la uzanto Jonizulo, kiu fame forlasis la grupon plurajn fojojn. Kiam jonizulinto revenas al Nova Esperantujo, oni diras ke li aŭ ŝi maljonizulis.
Vidu ankaŭ: migeli.
Vidu ankaŭ: migeli.
👍5💩2🔥1
Vi devus viziti. La 28-an de februaro de 2021, la uzanto Paroligxema Francisko (PF) sendis en la grupo Nova Esperantujo respondon al Pablo Busto kiu finiĝis per la esprimo "vi devus viziti psikologon". Tamen, eble por eviti esti ofenda, PF rapide redaktis sian mesaĝon kaj forigis la vorton "psikologon", tiumaniere ke la frazo simple diris "vi devus viziti". La esprimo rapide memeiĝis kaj oni ĉefe uzas ĝin por indiki ke iu estas iom freneza, agas strange aŭ estas mense malstabila. Kun la tempo aperis derivaĵoj, kiel "vizitdeva" kaj "vizitdevulo" (frenezulo, strangulo).
👍15🔥3
Tago de Kloaka Fiereco. La 20-an de aprilo de 2021, la portugala esperantisto Luna priskribis la grupon Nova Esperantujo kiel "kloakon" en mesaĝo kiun ŝi sendis en Malnova Esperantujo (nun nomata Hazardaĵoj de Esperanto). Ekde tiam oni festas la 20-an de aprilo kiel la tagon de la Kloaka kulturo. Ĉi tiu dato, kune kun la 18-a de julio (fondo de Nova Esperantujo), estas unu el la plej gravaj tagoj de la jaro por kloakanoj.
👍11🎉8
La Tria de Milhavembro de EK, ankaŭ konata kiel la Puĉo de EK, estis ŝanĝo en la rego de la grupo Nova Esperantujo, kiu okazis la 21-an de majo de 2023 (la 3-an de milhavembro de la 3-a jaro, laŭ la kloaka kalendaro). En tiu tago, la uzanto EK (Eterna Krokodilanto) sukcesis akiri la regadon de la grupo kaj abrupte ŝanĝis la administrantaron. Konsekvence de tio, kelkaj malkontentaj uzantoj kreis kloakidon, nomatan Kloaka Respubliko (KR). KR asertas esti la vera Kloako.
🔥4❤3👍1
32154. Tiu estas la numero de la mesaĝo, kiun la uzanto Paroligxema Francisko (PF) sendis en la grupo Nova Esperantujo, la 28-an de februaro de 2021. La teksto de tiu fama mesaĝo estas: "Pablo, vi ne havas solvon. Vi ne povas eviti diri ĉiam ion detruantan pri cxiu projekto de aliuloj. Vi devus viziti". Tial, 32154 fariĝis memea respondo al homoj, kiuj reagas pesimisme aŭ negative al projektoj kaj entuziasmaj proponoj de aliuloj. Oni respondas "32154" al tiu, kiu ĉiam trovas problemojn kaj malperfektaĵojn en la planoj de aliaj homoj.
https://t.me/esperanto_0/32154
https://t.me/esperanto_0/32154
👍3👏2🤔1🤯1
Kloaka kalendaro. Ĝi estas sistemo proponita kaj adoptita en februaro de 2022 por indiki la tempon en Nova Esperantujo.
La kloaka tago havas 27 horojn.
La kloaka monato havas 27 kloakajn tagojn.
La kloaka jaro havas 12 kloakajn monatojn, kiuj faras totalon de 324 kloakaj tagoj. Tamen, kloakaj superjaroj havas unu plian tagon (do, superjaroj havas 325 tagojn entute).
La nomoj de la kloakaj monatoj, laŭ ilia ordo, estas la jenaj:
1. Pafiluaro.
2. Vizituaro.
3. Tedarto.
4. Apruaro.
5. Kozojo.
6. Lunio.
7. Jonizulio.
8. Kitabusto.
9. Bajzuembro.
10. Ombrobro.
11. Milhavembro.
12. Obsedembro.
La Kloaka Erao komenciĝis la 18-an de julio de 2020, je 8:34 UTC. Tiu momento estis la 00:00 de la 1-a de pafiluaro de la 1-a jaro de la Kloaka Erao.
Superjaroj. Por kompensi la diferencon de daŭro inter la kloaka kaj la suna jaro, necesas havi superjarojn. Superjaro estas jaro kun unu plia (suplementa) tago. Tiu aldona tago nomiĝas Talpa Tago kaj venas post la fino de obsedembro.
Ĝenerala regulo por determini superjarojn: ĉiu jaro, kiu divideblas per 3 sen resto, estas superjaro, kaj ankaŭ la jaro antaŭa al ĝi. Alia pli facila maniero esprimi ĉi tiun regulon estas ke post ĉiu normala jaro venas du sinsekvaj superjaroj. Ekzemple, la jaro 1 estas normala jaro, sed poste venas du superjaroj (2 kaj 3); la jaro 4 denove estas normala, sed poste venas du superjaroj (5 kaj 6), kaj tiel plu.
Escepto al la ĝenerala regulo: ne estas superjaroj tiuj jaroj kiuj divideblas senreste per 150. Ekzemple, ne estas superjaroj la jaroj 150, 300, 450, 600, kaj tiel plu.

🤯7😁5💩2👍1
Kloaka Respubliko (KR), unue nomata Esperanta Respubliko, estas Telegrama grupo kreita la 21-an de majo de 2023, konsekvence de la puĉo okazinta en Nova Esperantujo en tiu tago. La fondintoj de la Kloaka Respubliko asertas, ke post tiu puĉo, Nova Esperantujo ne plu estas la Vera Kloako, ĉar ĝi estas sub la okupacio de EK kaj ties aliancanoj.
👍5🎉4🤯2
Anonima Esperanta Babilado (AEB) estas Telegrama kanalo kreita la 25-an de oktobro de 2017 por permesi anonimajn konversaciojn en Esperanto. En tiu kanalo, ĉiuj partoprenantoj estas administrantoj; tiel, kiam oni skribas mesaĝon, neniu povas vidi kiu estas la sendinto, ĉar ĝi aperos kiel mesaĝo de la kanalo mem. AEB estis relative malvigla dum sia unua jaro da ekzistado, sed, iom post iom, ĝi disvolvis sian propran kulturon kaj en ĝi kreiĝis diversaj memeoj, kiel la fama "ege malrespekte". La kanalo spertis sian oran epokon en 2019, kiam ĝia influo etendiĝis al aliaj partoj de Esperantujo. Tamen, AEB baldaŭ degeneris kaj ĝi fariĝis hejmo de rasismaĵoj, pornaĵoj kaj aliaj fiaĵoj. Nun, ĝi estas konsiderata la plej toksa angulo de la Esperanta interreto. Reage al tiu situacio, la 26-an de aprilo de 2020 kreiĝis la kanalo Bonkora Anonima Babilejo (BAB), kun pli severa superrigardo.
👍6🤣5❤3
Tubaro estas retejo, kie oni povas spekti filmetojn en Esperanto aŭ, en kelkaj kazoj, filmetojn pri Esperanto en aliaj lingvoj. Tial, multaj konsideras ĝin speco de Esperanta Jutubo. Ĝi estis lanĉita de Pablo Busto la 5-an de februaro de 2019, kun la kunlaborado de aliaj esperantistoj. Tubaro baldaŭ fariĝis unu el la plej ambiciaj projektoj de Esperantujo, kun novaj filmetoj alŝutitaj ĉiutage kaj viglaj - foje trolaj - diskutoj en la komentejoj.
tubaro.aperu.net
Filmoj en Esperanto! Malkovru, pridiskutu kaj diskonigu la plej freŝajn filmetojn en Esperanto kaj pri Esperanto
❤3😁1🤯1
La Voĉmesaĝa Revolucio, ankaŭ nomata Movado 17-F, estas movado iniciatita de la hispana esperantisto Paroligxema Francisko (PF) la 17-an de februaro de 2020. Ĝia celo estas instigi esperantistojn sendi voĉmesaĝojn en Esperanto, por ke ili atingu la kapablon flue paroli en la internacia lingvo. Tiu situacio, en kiu ĉiuj esperantistoj povos flue paroli en Esperanto, estas nomata la Meza Venko, laŭ PF.
Ĉiujare, ĉirkaŭ la datreveno de la komenco de la revolucio, PF organizas maratonon en Telegramo, en kiu ĉiuj partoprenantoj provas registri kaj sendi kiom eble plej grandan nombron da minutoj de voĉmesaĝoj. En la unua granda maratono, tiu de februaro de 2021, partoprenantoj sendis entute 27 horojn da voĉmesaĝoj. PF poste reklamis ĝian sukceson per esprimoj kiel "(ni) faris 27 horojn en unu tago", kio naskis la memeon "27 horoj en unu tago".
Pri la temo: filmeto de la komenco de la Voĉmesaĝa Revolucio

😁7👏3❤1🤯1
Apro forta ĉar kvar hufoj, aŭ simple apro forta, estas memeo, kiu naskiĝis en Nova Esperantujo la lastajn monatojn de 2021. Ĉirkaŭ septembro de 2021, iu (tre verŝajne, la rusa uzanto EK) komencis ripete afiŝi bildojn de aproj per la anonima roboto. La unuaj mencioj de "forta apro" aŭ "apro forta" estis senditaj la 19-an de septembro de 2021. Tamen, la pli prilaborita formo de la memeo "apro forta ĉar kvar hufoj" unue aperis la 13-an de novembro de 2021. Baldaŭ, aliaj homoj ŝerce ripetis la frazon kaj kreis novajn variaĵojn de ĝi. Ofte oni uzas la ŝablonon "X forta ĉar Y" por moki aŭ ironie paroli pri io, kion oni ne vere konsideras forta, aŭ ne precize pro la menciita kialo. Ekzemple: "Esperanto forta ĉar UEA".
Telegram
Anonima Roboto in Nova Esperantujo | Esperanto
Apro forta ĉar 4 hufoj
👍3😁1
Cabo estas mallongigo de cisgenra aliseksema blankuliĉo. Ĉi tiu vorto kreiĝis kaj populariĝis en la Telegrama kanalo Anonima Esperanta Babilado en 2019, precipe por priparoli blankajn virojn, kiujn oni konsideras privilegiitaj aŭ malhelpaj al la celoj de progresemaj movadoj.
👍2👎1🤯1
Sopo estas mallongigo de subterloĝanta onanema porĉiamvirgulo. Ĝi estas malestima vorto por priparoli precipe virojn aŭ knabojn, kiujn oni taksas nerdaj kaj sen sufiĉaj sociaj kapabloj. Kiel cabo, ĉi tiu slangaĵo verŝajne naskiĝis en la Telegrama kanalo Anonima Esperanta Babilado (AEB) kaj el tie ĝi disvastiĝis al aliaj anguloj de la Esperanta interreto, kiel la Bonkora Anonima Babilejo (BAB) kaj Nova Esperantujo.
👍2👎2👏1🤔1
La Kloaka Skismo, ankaŭ konata kiel la Granda Skismo aŭ simple la Skismo, estas disiĝo en la kloaka movado, kiu okazis la 21-an de majo de 2023, kiam la rusa esperantisto EK akiris la regadon de la grupo Nova Esperantujo. Kontraŭuloj de la ŝanĝo en la administrantaro nomis tion puĉo kaj kreis sian propran grupon, nun nomatan Kloaka Respubliko.
Tiel, la Kloako dividiĝis en du grupojn: Nova Esperantujo kaj la Kloaka Respubliko. Tiuj, kiuj konsideras Novan Esperantujon la vera Kloako, nomiĝas ekistoj aŭ milhavembristoj*. Tiuj, kiuj konsideras la Kloakan Respublikon la leĝitima Kloako, nomiĝas gorenistoj, pro la ĉefa opoziciulo al EK, kiu estas Goren, aŭ respublikanoj, pro la nomo de la grupo. Ankaŭ ekzistas ekumena skolo, kiu celas la reunuiĝon de la kloaka movado kaj serĉas pacon inter ekismo kaj gorenismo.
*Pro tio ke la tiel nomata puĉo de EK okazis en la kloaka monato milhavembro.

❤3👏3🔥2
La Bonkora Anonima Babilejo (BAB) estas Telegrama kanalo kreita la 26-an de aprilo de 2020 por permesi anonimajn konversaciojn en Esperanto. En tiu kanalo, ĉiuj partoprenantoj estas administrantoj; tiel, kiam oni skribas mesaĝon, neniu povas vidi kiu estas la sendinto, ĉar ĝi aperos kiel mesaĝo de la kanalo mem.
BAB estis fondita kiel moderigita alternativo al la Anonima Esperanta Babilado (AEB), kies preskaŭ kompleta manko de administrado kondukis al granda degenero. En AEB ofte troviĝis pornaĵoj kaj ĉikanado al esperantistoj, inter aliaj fiaĵoj. Tiel, kelkaj uzantoj sentis la neceson havi anoniman babilejon kun pli da superrigardo por eviti la plej toksajn tendencojn de anonimuloj.
Pluraj el la administrantoj de BAB havas la rajton forigi la mesaĝojn de aliaj partoprenantoj/administrantoj; pro tio, ili estas konataj kiel superadministrantoj.
Por partopreni en BAB, oni aliĝu al ĝi kaj oni petu en Nova Esperantujo aŭ la Kloaka Respubliko la administrantigon.
Membroj de BAB estas konataj kiel babanoj.

👍5🥰2