π™΄πšœπš™πšŽπš›πšŠπš—πšπšžπš•πš˜ 🌊
171 subscribers
1.44K photos
123 videos
26 links
ulo umas trans la mondo
Vidu: π™šπ™¨π™₯π™šπ™§π™–π™£π™©π™ͺ𝙑𝙀.π™£π™šπ™©
Download Telegram
This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
AΕ­stralia faΕ­no 1: kanguruo. Lastatempe mi preskaΕ­ Δ‰iutage biciklas trans la outback kaj vidas ilin multe... Nuu, kutime nur iliajn pugojn, saltantajn rapide for de mi. Ili estas tre timemaj sed mi promesas ankoraΕ­ kundividi pli da enhavo kun tiuj Δ‰armuloj 🀩
❀13πŸ”₯1
AΕ­stralia faΕ­no 2: oliva pitono (Liasis olivaceus).
Ĝi eble ne aspektas tiom simpatie kiel kanguruoj sed ja estas nedanĝera, afabla kaj tre ŝatas brakumi homojn πŸ₯° tiu Δ‰i nomiĝas Parrot Δ‰ar unu tagon li eniris apudan kaĝon de papago kaj manĝis ĝin.
😍9πŸ₯°3πŸ™‰3❀2πŸ”₯2πŸ‘2
AΕ­stralia faΕ­no 3: huntsman-araneo (Sparassidae)

Tiu Δ‰i vizitis ruldomon en kiu mi loĝas, sed mi ektimis tute nenecese. Li ja grandas, havas neortodoksan belecon kaj aspektas timige, sed kutime estas tre amikema. Li ne kreas retojn, sed kiel la nomo indikas - Δ‰asas siajn viktimojn - Δ‰efe insektojn kiel blatoj, kuloj kaj termitoj, do indas amikiĝi kaj havi ĝin Δ‰irkaΕ­e 😏
😱5😍4❀2🀯2πŸ”₯1
AΕ­stralia faΕ­no 4: [tumuloj de] termitoj (Termitoidae)

Kiel Baratanoj, termitoj vivas en multnombraj kaj kompleksaj socioj kun propra sistemo de kastoj. Ili vivas en ruĝaj domegoj, ofte eΔ‰ pli altaj ol AΕ­stralianoj. Verŝajne, termitoj ŝatas ankaΕ­ kamufli siajn domojn aΕ­ simple dekori ilin laΕ­ tipa aΕ­stralia vestaΔ΅stilo πŸ‘€
❀7πŸ”₯7😍2😭2🀑1
This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
πŸ”₯11πŸ₯°4🀯1