π™΄πšœπš™πšŽπš›πšŠπš—πšπšžπš•πš˜ 🌊
148 subscribers
994 photos
80 videos
22 links
ulo umas trans la mondo
Vidu: π™šπ™¨π™₯π™šπ™§π™–π™£π™©π™ͺ𝙑𝙀.π™£π™šπ™©
Download Telegram
Lombok. La insulo, kvankam bela, ne haltis min por pli longe ol unu tago de petveturado el okcidenta ĝis orienta haveno, kun kelkaj belaj veturoj en malantaŭo de pickup kaj tradiciaj malbonegaj karaokeoj sur ferdekoj de pramŝipoj.

Ĝojigas denove senti pasantajn kilometrojn ⚑
❀6πŸ”₯1
Sumbawa.
Miaimprese belega, sed verŝajne la plej malofte vizitata el Δ‰iuj grandaj indoneziaj insuloj. Mia 500-kilometra petvetura transiro postulis plurajn tagojn da vojaĝo trans mirindaj pejzaĝoj kaj renkontiĝoj kun same mirindaj homoj.

Inter la pejzaĝoj memorindas:
- Verdegaj montoj kaj forgesitaj vilaĝoj, en kiuj oni fojfoje daΕ­re uzas Δ‰evalojn kaj kie kutime haltas neniu krom la lokuloj (kaj mi, petveturante en iliaj aΕ­toj)
- Majesta vulkano Tambora: ĝi kaŭzis la plej grandan erupcion en la konata historio kiu rezultis je tutmonda "jaro sen somero" en 1816.
- monsunaj pluvegoj, kiuj estas same ĝoje bonvenaj kaj en kamparo kaj en urboj
- Serpentumaj vojoj, kiuj spektakle interplektas Δ‰ion inter montoj kaj la oceano

Inter la renkontiĝoj elstaras:
- Junulo en la antaΕ­urbo de Bima: Li invitis min al sia domo, kie li instruas la anglan. Li ne petas monon de siaj gelernantoj; anstataΕ­e, ili "pagas" per kolektitaj plastaj boteloj, kiuj bedaΕ­rinde abundas dise en la Δ‰irkaΕ­aΔ΅o. Tiel li instruas samtempe lingvon kaj respekton al naturmedio.
- Muzika komunumo en Dompu: Grupo da junuloj, kiuj ludas en la urba placeto Δ‰iun vesperon. Por iuj el ili, kolekti monon per muziko estas maniero pluvivi. Ili kunhavigas Δ‰iujn (malmultajn) instrumentojn kaj la "bazejon", kie ili gastigis min kaj muzikumis dum longaj noktaj horoj.

Tra la tuta insulo, la lokuloj supozis, ke mi simple perdiĝis survoje al unu el surfistaj plaĝoj. Fine mi sekvis ilian supozon kaj vizitis la plaĝon Lakey. Ĝi aspektas kvazaΕ­ ĝi estus forlasita antaΕ­ jaroj; la malnova brilo delonge malaperis, kvankam ĝi konservas iun strangan Δ‰armon kaj kelkaj restantaj surfistoj ankoraΕ­ Δ‰asas ondojn.

En tiu loko mi iel eksentis min perdita β€” sed ne en tiu bona maniero, kiun mi kutime tiom ŝatas. Mi decidis senprokraste kapti la pramon orienten, sentante ke la sekva insulo alportos tute alian etoson.
❀5πŸ”₯1😁1