Ene de la muroj de la familia korto, Wayan vekiĝas la unua, jam antaŭ la sunleviĝo. Ŝi iras al la apuda bazaro en la centro de la vilaĝo kaj aĉetas necesaĵojn por la tuta familio. Por ŝia edzo Kadek, la infanoj kaj la gepatroj, ŝi kuiros manĝaĵon. Por la dioj kaj familiaj spiritoj, ŝi preparas canang sari — etajn pletojn el bambuaj folioj, plenajn de oferoj: kelkaj grajnoj da rizo kaj buntaj floroj. Poste ŝi rite promenas tra la korto kaj lasas oferojn sur ĉiuj altaroj, ĉe enirejoj kaj aliaj strategiaj lokoj. En ĉiu loko ŝi metas incenson, kies odoro senteblas en ĉiu angulo de la korto, kaj fakte en preskaŭ ĉiu angulo de la tuta insulo.
— "Estas troigo, vere," — mallonge komentas Miquel, kiam mi unue observas la ĉiutagajn ritojn.
Ne estas ke li ne respektas la lokajn kutimojn aŭ ke ili ĝenas lin, sed li havas racian rigardon al tiaj aferoj. Li ja kredas — sed je postmorta nenio kaj la triumfo de la scienco super supernaturaj kreitaĵoj. Antaŭe li loĝis en la sama domo kun Wayan kaj Kadek kaj konstatas: "Ŝia ĉiutaga rutino estas ekstreme elĉerpiga. Ŝi zorgas pri la oferoj, kuiras, banas siajn du infanojn (laŭ la tradicio — dufoje tage), iras labori en la lernejo, denove kuiras... Ŝi estas lacega ĉiuvespere, sed ŝi neniam plendas kaj neniam rezignus pri la tradicioj."
Miquel povus longe rakonti pri la kulturaj kuriozaĵoj Balianoj. Laŭkutime, Wayan estas ĉiam la nomo de la unua infano (sendepende de la sekso), la dua estas Kadek, la tria Nyoman, kaj la kvara Ketut. La kvina? Denove Wayan. Tiel, la denaskaj hindu-balianoj dividas inter si nur kvar ĉefajn nomojn. "La plej senutila nomsistemo en la mondo," li ridas.
Miquel loĝis en multaj landoj antaŭ ol fine elekti Balion por setliĝi, ĉefe pro la relative malaltaj vivkostoj kaj bona lernejo por Matilda, lia filino. Li kunkonstruis sian "Verdan Domon" tuj apude de la familio de Kadek. Tiam li ne konsciis, ke Pejeng estas unu el la plej tradiciaj kaj gravaj lokoj por la balia hinduismo. Lia domo, kvankam moderna, ricevis tradiciajn tegmentajn dekoraĵojn.
— "Jes, mi konsentis pri tio," — li diras, — "sed mi ne pensis, ke sur la pinto de mia domo ili instalos svastikon!"
Por la Balianoj tiu antikva simbolo de feliĉo kaj harmonio havas tute alian signifon ol por denaska Kataluno.
Denove kaj denove, mi havas grandan bonŝancon renkonti Miquel sur mia vojo. Post la vizito en Malang mi kaptis malvarmumon, sed tamen decidis grimpi nokte al la vulkano Ijen. Reveninte matene, mi hastis al la migradoficejo por plilongigi mian vizon, tuj kaptis la pramon al Balio kaj petveturis trans la insulon. Alveninte al Pejeng, kun febro kaj sen dormo dum du tagoj, mi estis ĝislime elĉerpita. Ĉe li mi rebonfartiĝas kaj miras pri unikeco de ĉi tiu loko.
Balio estas la sola hinduismeca insulo en la indonezia insularo kaj samtempe la plej riĉa provinco de la lando — danke al vasta enfluo de turisma mono. Ĉi-jare, la insulo denove gajnis la premion de TripAdvisor kiel la plej bona turisma celloko en la mondo (ĝi gajnas tiajn premiojn ĉiujare). Kvankam mi apenaŭ vizitas la komercigitajn centrojn kiel Canggu aŭ Kuta, kie la trafiko kaj homamasoj ŝajnas preskaŭ apokalipsaj, mi rapide komprenas la fenomenon: ambaŭ la kultura kaj la natura riĉeco ĉi tie estas absolute mirinda.
Por mi, Balio estas nur unu el pluraj insuloj sur la vojo orienten. Tuj post resaniĝo mi pluiras, ĉar restas ankoraŭ miloj da kilometroj por lasta monato en Indonezio. Mi adiaŭas la insulon ne supozante, ke mi revenos al ĝi baldaŭ, en eĉ malpli agrablaj cirkonstancoj, kaj ke ĝi fariĝos mia portempa hejmo...

👀1
Lombok. La insulo, kvankam bela, ne haltis min por pli longe ol unu tago de petveturado el okcidenta ĝis orienta haveno, kun kelkaj belaj veturoj en malantaŭo de pickup kaj tradiciaj malbonegaj karaokeoj sur ferdekoj de pramŝipoj.
Ĝojigas denove senti pasantajn kilometrojn ⚡

❤6🔥1
Sumbawa.
Miaimprese belega, sed verŝajne la plej malofte vizitata el ĉiuj grandaj indoneziaj insuloj. Mia 500-kilometra petvetura transiro postulis plurajn tagojn da vojaĝo trans mirindaj pejzaĝoj kaj renkontiĝoj kun same mirindaj homoj.
Inter la pejzaĝoj memorindas:
- Verdegaj montoj kaj forgesitaj vilaĝoj, en kiuj oni fojfoje daŭre uzas ĉevalojn kaj kie kutime haltas neniu krom la lokuloj (kaj mi, petveturante en iliaj aŭtoj)
- Majesta vulkano Tambora: ĝi kaŭzis la plej grandan erupcion en la konata historio kiu rezultis je tutmonda "jaro sen somero" en 1816.
- monsunaj pluvegoj, kiuj estas same ĝoje bonvenaj kaj en kamparo kaj en urboj
- Serpentumaj vojoj, kiuj spektakle interplektas ĉion inter montoj kaj la oceano
Inter la renkontiĝoj elstaras:
- Junulo en la antaŭurbo de Bima: Li invitis min al sia domo, kie li instruas la anglan. Li ne petas monon de siaj gelernantoj; anstataŭe, ili "pagas" per kolektitaj plastaj boteloj, kiuj bedaŭrinde abundas dise en la ĉirkaŭaĵo. Tiel li instruas samtempe lingvon kaj respekton al naturmedio.
- Muzika komunumo en Dompu: Grupo da junuloj, kiuj ludas en la urba placeto ĉiun vesperon. Por iuj el ili, kolekti monon per muziko estas maniero pluvivi. Ili kunhavigas ĉiujn (malmultajn) instrumentojn kaj la "bazejon", kie ili gastigis min kaj muzikumis dum longaj noktaj horoj.
Tra la tuta insulo, la lokuloj supozis, ke mi simple perdiĝis survoje al unu el surfistaj plaĝoj. Fine mi sekvis ilian supozon kaj vizitis la plaĝon Lakey. Ĝi aspektas kvazaŭ ĝi estus forlasita antaŭ jaroj; la malnova brilo delonge malaperis, kvankam ĝi konservas iun strangan ĉarmon kaj kelkaj restantaj surfistoj ankoraŭ ĉasas ondojn.
En tiu loko mi iel eksentis min perdita — sed ne en tiu bona maniero, kiun mi kutime tiom ŝatas. Mi decidis senprokraste kapti la pramon orienten, sentante ke la sekva insulo alportos tute alian etoson.

❤5🔥1😁1