𝙴𝚜𝚙𝚎𝚛𝚊𝚗𝚝𝚞𝚕𝚘 🌊
148 subscribers
994 photos
80 videos
22 links
ulo umas trans la mondo
Vidu: 𝙚𝙨𝙥𝙚𝙧𝙖𝙣𝙩𝙪𝙡𝙤.𝙣𝙚𝙩
Download Telegram
La loko: Gunung Ijen, orienta Ĝavo

La filmo: The Workingman's Death. 2005.

Neniu ekstera narracio aŭ komentoj - nur krudaj scenoj de la vivo, tiel, kiel ĝi estas.

Tia estis stilo de ĉiuj filmoj de Michael Glawogger. Antaŭ kelkaj jaroj li mortis dum produktado de sia sekva filmo en Afriko, pro maltrafe diagnozita malario.
7🔥2😭1😨1
Inter tro multaj fotoj kiujn mi faris, tiu ĉi sendube estas turnopunkto de mia vojaĝo.

Plej mallonge: mi ĵus havis etan akcidenton kaj damaĝis mian ŝultron. Mi daŭre ne scias kio estas la problemo, ĉar en tuta urbo en kiu mi estas (Ende), mankas ortopedo. Mi nur scias laŭ doloro kaj aspekto de ŝultro ke estas sufiĉe malbone...

Plej proksima ortopedo estas en alia insulo, en urbo Kupang, kien mi espereble kaptos pramŝipon morgaŭ kaj alvenos post 24 hora vetuo. Se ĉio iros bone, mi eble konsultos mian brakon kun taŭga kuracisto marde aŭ merkrede.

Ĝis tiam - ĉu iu eble konas iun ortopedon por konsulti tiun ĉi foton?
La radiologo diras ke plej verŝajne ostoj ne estas frakasitaj aŭ translokitaj - mi tiom ĝojus se tio estus vero...
😢17😱2🥰1
Grandan dankon pro ĉiuj konsiloj kaj bondeziroj.

Mi jam pli bone komprenas mian situacion kaj la plano restas sama: travivi pramŝipan veturon al Kupang kaj tie iri rekte al taŭga hospitalo.
Mi revenos al rakontado kaj certe informos ĉi tie kiam mia situacio klariĝos kaj stabiliĝos.
🙏1611
Resaluton 👀

Mia situacio finfine stabiliĝis iom kaj ekde nun espereble nur pliboniĝos.
Antaŭ ol mi klarigos kiel ĉio iris rilate al mia kontuzo dum lastaj du semajnoj - mi simple daŭrigos rakontadon de la vojo el kie mi laste finis, por nuligi pli ol monatan malfruon kaj fine rakonti pri mia nuntempa situacio.

Nun mi ŝajne havos multan tempon por tio...
👍54😍4
Sekva rakonto venos baldaŭ, sed intertempe - aperis tria artikolo el ciklo "Mozaiko"! En nova numero de revuo Kontakto troviĝas respondoj de ok personoj, kiujn vi eble memoras se vi sekvas tiun ĉi kanalon. Ili respondas, kiel ĉiam pri sia identeco, espero, mesaĝo al la mondo kaj kultura rekomendo.

La artikolo alireblas en paĝoj 20-23 de la numero 5-6/2025 por ĉiuj abonantoj de la revuo Kontakto (membriĝu en UEA/TEJO aŭ abonu por ricevi ĝin). Bonan legadon!
12🔥2❤‍🔥1
Ene de la muroj de la familia korto, Wayan vekiĝas la unua, jam antaŭ la sunleviĝo. Ŝi iras al la apuda bazaro en la centro de la vilaĝo kaj aĉetas necesaĵojn por la tuta familio. Por ŝia edzo Kadek, la infanoj kaj la gepatroj, ŝi kuiros manĝaĵon. Por la dioj kaj familiaj spiritoj, ŝi preparas canang sari — etajn pletojn el bambuaj folioj, plenajn de oferoj: kelkaj grajnoj da rizo kaj buntaj floroj. Poste ŝi rite promenas tra la korto kaj lasas oferojn sur ĉiuj altaroj, ĉe enirejoj kaj aliaj strategiaj lokoj. En ĉiu loko ŝi metas incenson, kies odoro senteblas en ĉiu angulo de la korto, kaj fakte en preskaŭ ĉiu angulo de la tuta insulo.
— "Estas troigo, vere," — mallonge komentas Miquel, kiam mi unue observas la ĉiutagajn ritojn.

Ne estas ke li ne respektas la lokajn kutimojn aŭ ke ili ĝenas lin, sed li havas racian rigardon al tiaj aferoj. Li ja kredas — sed je postmorta nenio kaj la triumfo de la scienco super supernaturaj kreitaĵoj. Antaŭe li loĝis en la sama domo kun Wayan kaj Kadek kaj konstatas: "Ŝia ĉiutaga rutino estas ekstreme elĉerpiga. Ŝi zorgas pri la oferoj, kuiras, banas siajn du infanojn (laŭ la tradicio — dufoje tage), iras labori en la lernejo, denove kuiras... Ŝi estas lacega ĉiuvespere, sed ŝi neniam plendas kaj neniam rezignus pri la tradicioj."

Miquel povus longe rakonti pri la kulturaj kuriozaĵoj Balianoj. Laŭkutime, Wayan estas ĉiam la nomo de la unua infano (sendepende de la sekso), la dua estas Kadek, la tria Nyoman, kaj la kvara Ketut. La kvina? Denove Wayan. Tiel, la denaskaj hindu-balianoj dividas inter si nur kvar ĉefajn nomojn. "La plej senutila nomsistemo en la mondo," li ridas.

Miquel loĝis en multaj landoj antaŭ ol fine elekti Balion por setliĝi, ĉefe pro la relative malaltaj vivkostoj kaj bona lernejo por Matilda, lia filino. Li kunkonstruis sian "Verdan Domon" tuj apude de la familio de Kadek. Tiam li ne konsciis, ke Pejeng estas unu el la plej tradiciaj kaj gravaj lokoj por la balia hinduismo. Lia domo, kvankam moderna, ricevis tradiciajn tegmentajn dekoraĵojn.
— "Jes, mi konsentis pri tio," — li diras, — "sed mi ne pensis, ke sur la pinto de mia domo ili instalos svastikon!"
Por la Balianoj tiu antikva simbolo de feliĉo kaj harmonio havas tute alian signifon ol por denaska Kataluno.

Denove kaj denove, mi havas grandan bonŝancon renkonti Miquel sur mia vojo. Post la vizito en Malang mi kaptis malvarmumon, sed tamen decidis grimpi nokte al la vulkano Ijen. Reveninte matene, mi hastis al la migradoficejo por plilongigi mian vizon, tuj kaptis la pramon al Balio kaj petveturis trans la insulon. Alveninte al Pejeng, kun febro kaj sen dormo dum du tagoj, mi estis ĝislime elĉerpita. Ĉe li mi rebonfartiĝas kaj miras pri unikeco de ĉi tiu loko.

Balio estas la sola hinduismeca insulo en la indonezia insularo kaj samtempe la plej riĉa provinco de la lando — danke al vasta enfluo de turisma mono. Ĉi-jare, la insulo denove gajnis la premion de TripAdvisor kiel la plej bona turisma celloko en la mondo (ĝi gajnas tiajn premiojn ĉiujare). Kvankam mi apenaŭ vizitas la komercigitajn centrojn kiel Canggu aŭ Kuta, kie la trafiko kaj homamasoj ŝajnas preskaŭ apokalipsaj, mi rapide komprenas la fenomenon: ambaŭ la kultura kaj la natura riĉeco ĉi tie estas absolute mirinda.

Por mi, Balio estas nur unu el pluraj insuloj sur la vojo orienten. Tuj post resaniĝo mi pluiras, ĉar restas ankoraŭ miloj da kilometroj por lasta monato en Indonezio. Mi adiaŭas la insulon ne supozante, ke mi revenos al ĝi baldaŭ, en eĉ malpli agrablaj cirkonstancoj, kaj ke ĝi fariĝos mia portempa hejmo...
👀1