𝙴𝚜𝚙𝚎𝚛𝚊𝚗𝚝𝚞𝚕𝚘 🌊
149 subscribers
1.01K photos
80 videos
22 links
ulo umas trans la mondo
Vidu: 𝙚𝙨𝙥𝙚𝙧𝙖𝙣𝙩𝙪𝙡𝙤.𝙣𝙚𝙩
Download Telegram
Ali ne havas arĝentajn YouTube-butonojn. Nek li havas aliajn premiojn, sed li meritas multajn.
Li instruas en vilaĝa bazlernejo. Mi vizitas ĝin, ekkonas gelernantojn, instruistaron kaj eĉ kungvidas unu lecionon, dum kiu mi interŝanĝas bazajn esperantajn kaj anglajn frazojn kontraŭ la indoneziaj kaj ĝavaj vortoj. Poste mi konfrontas junulojn (ĉirkaŭ 10-jaraĝajn) kun la kvar demandoj pri ilia identeco, espero, mesaĝo al mondo kaj kultura rekomendo. Mi ricevas multegajn intrigajn respondojn, ofte vortumitajn spontane per laŭtaj, energiaj voĉoj, samtempe. Mi ne povas aŭskulti ĉiujn, sed poste ricevas preskaŭ 100 mesaĝojn al mia retadreso kaj iuj certe aperos en mia ciklo de artikoloj en revuo 'Kontakto'.

Poste mi observas Ali instruantan. Mi admiras lian kapablon plue mastrumi energion de junuloj, eble ĉar lia entuziasmo al edukado ŝajnas ne malpli granda ol tiu de infanoj. Ali estas 'guru' (indonezie - instruisto) en plena senco de tiu vorto - ne nur instruisto, sed ankaŭ gvidanto kaj rolmodelo formanta junulojn en junaĝo.

Komuna entuziasmo ŝajne estas ĉefa motoro de edukado en la lernejo, ĉar tiu motoro sendube ne estas mono. Jam post mia foriro, Ali skribis al mi:

mi estas instruisto 'honorer'. En Indonezio, honorer-instruisto estas instruisto kiu ankoraŭ ne estas nomumita kiel ŝtata oficisto.

La salajro de honorer-instruisto estas tre malalta. Ni ricevas nur ĉirkaŭ 300.000 rupiojn monate, tio estas proksimume 18 usonaj dolaroj, por plena monato da laboro. Tio apenaŭ sufiĉas por bazaj bezonoj.

La kialo, kial multaj instruistoj ankoraŭ ne estas nomumitaj kiel ŝtataj oficistoj, estas komplika. Estas multaj reguloj kaj burokrataj proceduroj, kaj bedaŭrinde la registara sistemo ofte ne sufiĉe atentas la bonfarton de instruistoj. En Indonezio ekzistas instruistoj kiuj laboris dum jardekoj antaŭ ol finfine ricevi oficialan statuson kaj decan salajron.

Por plenumi miajn ĉiutagajn bezonojn, mi kutime instruas privatajn lecionojn, kaj rete kaj rekte en mia hejmo. Preskaŭ ĉiuj honorer-instruistoj havas aldonan laboron, ĉar sen tio estus tre malfacile simple pluvivi.

Alia afero, kiu ofte frustras min en la indonezia eduka sistemo, estas ke instruistoj estas kvazaŭ devigataj labori “perfekte”, sed sen reala subteno. Ekzemple, instruistoj povas facile esti punataj aŭ eĉ jurpersekutataj pro disciplinaj agoj, eĉ kiam la celo estas instrui respondecon kaj ordon. Pro tio, fari sanan disciplinon en la klasĉambro fariĝas tre malfacila.

Krome, la nuna instruplano laŭ mia opinio havas gravajn problemojn. Lernantoj, kiuj ankoraŭ ne regas bazajn kapablojn, ofte estas devigataj pluiri al la sekva klaso. Kiel rezulto, ekzistas lernantoj en la lastaj klasoj de elementa lernejo, aŭ eĉ en mezlernejo, kiuj ankoraŭ ne kapablas flue legi, skribi aŭ fari bazajn kalkulojn.

Mia espero estas, ke la indonezia registaro serioze plibonigos la bonfarton kaj statuson de instruistoj, ĉar instruistoj havas tre gravan rolon en edukado kaj klerigado de la nacio. Mi ne esperas tion nur por mi mem, sed por ĉiuj honorer-instruistoj en Indonezio, por ke ili estu oficiale nomumitaj kaj ricevu pli justan salajron.

Kial mi daŭre restas honorer-instruisto, malgraŭ ĉiuj ĉi malfacilaĵoj? Ĉar edukado por infanoj estas tre grava, kaj mi volas esti parto de tiu procezo. Mi sincere volas kontribui al ŝanĝo kaj helpi fari la edukan sistemon en Indonezio pli bona.

---

300 mil rupioj.
0,5EUR tage por pluvivi.
Ĉu entute sufiĉas por buŝpleno da rizo?
12💔2
La loko: Gunung Ijen, orienta Ĝavo

La filmo: The Workingman's Death. 2005.

Neniu ekstera narracio aŭ komentoj - nur krudaj scenoj de la vivo, tiel, kiel ĝi estas.

Tia estis stilo de ĉiuj filmoj de Michael Glawogger. Antaŭ kelkaj jaroj li mortis dum produktado de sia sekva filmo en Afriko, pro maltrafe diagnozita malario.
7🔥2😭1😨1
Inter tro multaj fotoj kiujn mi faris, tiu ĉi sendube estas turnopunkto de mia vojaĝo.

Plej mallonge: mi ĵus havis etan akcidenton kaj damaĝis mian ŝultron. Mi daŭre ne scias kio estas la problemo, ĉar en tuta urbo en kiu mi estas (Ende), mankas ortopedo. Mi nur scias laŭ doloro kaj aspekto de ŝultro ke estas sufiĉe malbone...

Plej proksima ortopedo estas en alia insulo, en urbo Kupang, kien mi espereble kaptos pramŝipon morgaŭ kaj alvenos post 24 hora vetuo. Se ĉio iros bone, mi eble konsultos mian brakon kun taŭga kuracisto marde aŭ merkrede.

Ĝis tiam - ĉu iu eble konas iun ortopedon por konsulti tiun ĉi foton?
La radiologo diras ke plej verŝajne ostoj ne estas frakasitaj aŭ translokitaj - mi tiom ĝojus se tio estus vero...
😢17😱2🥰1
Grandan dankon pro ĉiuj konsiloj kaj bondeziroj.

Mi jam pli bone komprenas mian situacion kaj la plano restas sama: travivi pramŝipan veturon al Kupang kaj tie iri rekte al taŭga hospitalo.
Mi revenos al rakontado kaj certe informos ĉi tie kiam mia situacio klariĝos kaj stabiliĝos.
🙏1611
Resaluton 👀

Mia situacio finfine stabiliĝis iom kaj ekde nun espereble nur pliboniĝos.
Antaŭ ol mi klarigos kiel ĉio iris rilate al mia kontuzo dum lastaj du semajnoj - mi simple daŭrigos rakontadon de la vojo el kie mi laste finis, por nuligi pli ol monatan malfruon kaj fine rakonti pri mia nuntempa situacio.

Nun mi ŝajne havos multan tempon por tio...
👍54😍4
Sekva rakonto venos baldaŭ, sed intertempe - aperis tria artikolo el ciklo "Mozaiko"! En nova numero de revuo Kontakto troviĝas respondoj de ok personoj, kiujn vi eble memoras se vi sekvas tiun ĉi kanalon. Ili respondas, kiel ĉiam pri sia identeco, espero, mesaĝo al la mondo kaj kultura rekomendo.

La artikolo alireblas en paĝoj 20-23 de la numero 5-6/2025 por ĉiuj abonantoj de la revuo Kontakto (membriĝu en UEA/TEJO aŭ abonu por ricevi ĝin). Bonan legadon!
13🔥2❤‍🔥1