𝙴𝚜𝚙𝚎𝚛𝚊𝚗𝚝𝚞𝚕𝚘 🌊
149 subscribers
1.01K photos
80 videos
22 links
ulo umas trans la mondo
Vidu: 𝙚𝙨𝙥𝙚𝙧𝙖𝙣𝙩𝙪𝙡𝙤.𝙣𝙚𝙩
Download Telegram
Ali loĝas en ĉielo. Lia familia domo troviĝas alte, sur intermonto de du vulkanoj. Unu el ili - la fama Kelud - eruptis jam dufoje dum lia vivo. Mi ne vidos vulkanojn dum mia restado ĉar la ĉirkaŭaĵo estas preskaŭ konstante kaŝita en nuboj. Ni veturas kune el Malang al la montaro per motorciklo de Ali, en pluvego, dum la temperaturo falas. Pro humideco miaj vestaĵoj ne resekiĝos plene dum kelkaj tagoj, ĝis mia foriro. Eĉ en tia vetero tamen, la ĉirkaŭaĵo ne perdas belecon. Ĝi daŭre estas ĉieleca kaj ni esploras ĝin kun Ali, provante kapti momentojn sen pluvo.

Kontraŭe, la bonvenigo de la familio estas varmega. Dimanĉe mi estas invitita aliĝi kunvenon, en kiu ĉiujn kvar monatojn partoprenas kvar generacioj de familianoj por kunesti, manĝi kaj kantante preĝi por prauloj.

La familio eble loĝas en vilaĝo for inter nuboj, sed ŝajnas sufiĉe fama sub indonezia ĉielo - du fratoj de Ali posedas entute tri arĝentajn butonojn de YouTube (ĉiu atestas atingon de 100 000 subskribintoj de iliaj YouTube-kanaloj). Unu el ili kreas miniaturojn de kamionoj kaj busoj. Krom populareco en YouTube kaj TikTok, li aperis ankaŭ en nacia televido.Tiu okupo estas lia profesio kaj nun li dungas kelkajn homojn por fari miniaturojn kiuj tre fidinde montras specifan stilon de dekorado de indoneziaj kamionoj. Hazarde, nemalproksime loĝas familio de mia amiko-kamionŝoforo Dista kaj mi decidas aĉeti makedon de lia kamiono por liaj du infanetoj. Mi pagas por preparado de detala manfarita miniaturo 450 mil rupiojn (~22 EUR).
6👍1
Ali ne havas arĝentajn YouTube-butonojn. Nek li havas aliajn premiojn, sed li meritas multajn.
Li instruas en vilaĝa bazlernejo. Mi vizitas ĝin, ekkonas gelernantojn, instruistaron kaj eĉ kungvidas unu lecionon, dum kiu mi interŝanĝas bazajn esperantajn kaj anglajn frazojn kontraŭ la indoneziaj kaj ĝavaj vortoj. Poste mi konfrontas junulojn (ĉirkaŭ 10-jaraĝajn) kun la kvar demandoj pri ilia identeco, espero, mesaĝo al mondo kaj kultura rekomendo. Mi ricevas multegajn intrigajn respondojn, ofte vortumitajn spontane per laŭtaj, energiaj voĉoj, samtempe. Mi ne povas aŭskulti ĉiujn, sed poste ricevas preskaŭ 100 mesaĝojn al mia retadreso kaj iuj certe aperos en mia ciklo de artikoloj en revuo 'Kontakto'.

Poste mi observas Ali instruantan. Mi admiras lian kapablon plue mastrumi energion de junuloj, eble ĉar lia entuziasmo al edukado ŝajnas ne malpli granda ol tiu de infanoj. Ali estas 'guru' (indonezie - instruisto) en plena senco de tiu vorto - ne nur instruisto, sed ankaŭ gvidanto kaj rolmodelo formanta junulojn en junaĝo.

Komuna entuziasmo ŝajne estas ĉefa motoro de edukado en la lernejo, ĉar tiu motoro sendube ne estas mono. Jam post mia foriro, Ali skribis al mi:

mi estas instruisto 'honorer'. En Indonezio, honorer-instruisto estas instruisto kiu ankoraŭ ne estas nomumita kiel ŝtata oficisto.

La salajro de honorer-instruisto estas tre malalta. Ni ricevas nur ĉirkaŭ 300.000 rupiojn monate, tio estas proksimume 18 usonaj dolaroj, por plena monato da laboro. Tio apenaŭ sufiĉas por bazaj bezonoj.

La kialo, kial multaj instruistoj ankoraŭ ne estas nomumitaj kiel ŝtataj oficistoj, estas komplika. Estas multaj reguloj kaj burokrataj proceduroj, kaj bedaŭrinde la registara sistemo ofte ne sufiĉe atentas la bonfarton de instruistoj. En Indonezio ekzistas instruistoj kiuj laboris dum jardekoj antaŭ ol finfine ricevi oficialan statuson kaj decan salajron.

Por plenumi miajn ĉiutagajn bezonojn, mi kutime instruas privatajn lecionojn, kaj rete kaj rekte en mia hejmo. Preskaŭ ĉiuj honorer-instruistoj havas aldonan laboron, ĉar sen tio estus tre malfacile simple pluvivi.

Alia afero, kiu ofte frustras min en la indonezia eduka sistemo, estas ke instruistoj estas kvazaŭ devigataj labori “perfekte”, sed sen reala subteno. Ekzemple, instruistoj povas facile esti punataj aŭ eĉ jurpersekutataj pro disciplinaj agoj, eĉ kiam la celo estas instrui respondecon kaj ordon. Pro tio, fari sanan disciplinon en la klasĉambro fariĝas tre malfacila.

Krome, la nuna instruplano laŭ mia opinio havas gravajn problemojn. Lernantoj, kiuj ankoraŭ ne regas bazajn kapablojn, ofte estas devigataj pluiri al la sekva klaso. Kiel rezulto, ekzistas lernantoj en la lastaj klasoj de elementa lernejo, aŭ eĉ en mezlernejo, kiuj ankoraŭ ne kapablas flue legi, skribi aŭ fari bazajn kalkulojn.

Mia espero estas, ke la indonezia registaro serioze plibonigos la bonfarton kaj statuson de instruistoj, ĉar instruistoj havas tre gravan rolon en edukado kaj klerigado de la nacio. Mi ne esperas tion nur por mi mem, sed por ĉiuj honorer-instruistoj en Indonezio, por ke ili estu oficiale nomumitaj kaj ricevu pli justan salajron.

Kial mi daŭre restas honorer-instruisto, malgraŭ ĉiuj ĉi malfacilaĵoj? Ĉar edukado por infanoj estas tre grava, kaj mi volas esti parto de tiu procezo. Mi sincere volas kontribui al ŝanĝo kaj helpi fari la edukan sistemon en Indonezio pli bona.

---

300 mil rupioj.
0,5EUR tage por pluvivi.
Ĉu entute sufiĉas por buŝpleno da rizo?
12💔2
La loko: Gunung Ijen, orienta Ĝavo

La filmo: The Workingman's Death. 2005.

Neniu ekstera narracio aŭ komentoj - nur krudaj scenoj de la vivo, tiel, kiel ĝi estas.

Tia estis stilo de ĉiuj filmoj de Michael Glawogger. Antaŭ kelkaj jaroj li mortis dum produktado de sia sekva filmo en Afriko, pro maltrafe diagnozita malario.
7🔥2😭1😨1