π™΄πšœπš™πšŽπš›πšŠπš—πšπšžπš•πš˜ 🌊
150 subscribers
1.01K photos
80 videos
22 links
ulo umas trans la mondo
Vidu: π™šπ™¨π™₯π™šπ™§π™–π™£π™©π™ͺ𝙑𝙀.π™£π™šπ™©
Download Telegram
Ali loĝas en Δ‰ielo. Lia familia domo troviĝas alte, sur intermonto de du vulkanoj. Unu el ili - la fama Kelud - eruptis jam dufoje dum lia vivo. Mi ne vidos vulkanojn dum mia restado Δ‰ar la Δ‰irkaΕ­aΔ΅o estas preskaΕ­ konstante kaŝita en nuboj. Ni veturas kune el Malang al la montaro per motorciklo de Ali, en pluvego, dum la temperaturo falas. Pro humideco miaj vestaΔ΅oj ne resekiĝos plene dum kelkaj tagoj, ĝis mia foriro. EΔ‰ en tia vetero tamen, la Δ‰irkaΕ­aΔ΅o ne perdas belecon. Ĝi daΕ­re estas Δ‰ieleca kaj ni esploras ĝin kun Ali, provante kapti momentojn sen pluvo.

KontraΕ­e, la bonvenigo de la familio estas varmega. DimanΔ‰e mi estas invitita aliĝi kunvenon, en kiu Δ‰iujn kvar monatojn partoprenas kvar generacioj de familianoj por kunesti, manĝi kaj kantante preĝi por prauloj.

La familio eble loĝas en vilaĝo for inter nuboj, sed ŝajnas sufiΔ‰e fama sub indonezia Δ‰ielo - du fratoj de Ali posedas entute tri arĝentajn butonojn de YouTube (Δ‰iu atestas atingon de 100 000 subskribintoj de iliaj YouTube-kanaloj). Unu el ili kreas miniaturojn de kamionoj kaj busoj. Krom populareco en YouTube kaj TikTok, li aperis ankaΕ­ en nacia televido.Tiu okupo estas lia profesio kaj nun li dungas kelkajn homojn por fari miniaturojn kiuj tre fidinde montras specifan stilon de dekorado de indoneziaj kamionoj. Hazarde, nemalproksime loĝas familio de mia amiko-kamionŝoforo Dista kaj mi decidas aΔ‰eti makedon de lia kamiono por liaj du infanetoj. Mi pagas por preparado de detala manfarita miniaturo 450 mil rupiojn (~22 EUR).
❀6πŸ‘1