π™΄πšœπš™πšŽπš›πšŠπš—πšπšžπš•πš˜ 🌊
147 subscribers
980 photos
74 videos
22 links
ulo umas trans la mondo
Vidu: π™šπ™¨π™₯π™šπ™§π™–π™£π™©π™ͺ𝙑𝙀.π™£π™šπ™©
Download Telegram
La pramŝipo el Batam al Medan estas mia enkonduko al Indonezio. Mi povus alveni al Sumatro pli facile kaj rapide (multfoje oni demandis min kial mi elektis tiun vojon), sed mi volis ekhavi ĝuste tian sperton. La ŝipo estas vera mikrokosmo de tiu Δ‰i grandega lando. Dum proksimume 24 horoj, kelkcent homoj kundividas tiun malvastan spacon. Inter ili β€” mi, la ununura bule (blankulo). Mi ŝajne fariĝis la Δ‰efa atrakcio de la vojaĝo, eble eΔ‰ pli interesa ol la vespera karaokeo.

En 'ekonomi'-klaso Δ‰iuj dormas en grandaj dormΔ‰ambroj en tre integriga etoso. Oni senΔ‰ese haltigas min por fari komunajn fotojn, babileti (eΔ‰ se ni ne trovas komunan lingvon, sed tio tute ne gravas), trinki kopi kaj... fumi. Indonezianoj amase fumas siajn kariofilajn cigaredojn kaj la homamaso sur la ferdeko verŝajne produktas pli da fumo ol la ŝipo mem. Mi ensorbas la etoson kaj la fumon, observas la ŝipegojn en la Malaka Markolo, amikiĝas kun hazardaj kunvojaĝantoj kaj lernas miajn unuajn frazojn de bahasa Indonesia.
Jam antaŭ la elŝipiĝo mi ekkomprenas, ke mi eniras tute malsaman universon kaj ke la vojaĝo denove fariĝos intensega.
❀9πŸ”₯1😁1